Hieraŭ nur...

El familioj
Revizio de 08:08, 23 jun. 2018 fare de Ikar (diskuto | kontribuoj) (Ikar movis paĝon Hieraux nur al Hieraŭ nur...)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Titolo: Hieraŭ nur... ("Yesterday")

Verkisto / Tradukisto: trad. Franko Luin

Devenlando: Britio

Elŝutebla sondokumento: Ipernity - MP3

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

1. Hieraŭ nur la ĉagrenoj estis en futur'.
Ili venis nun kun malaŭgur', imagu, ke hieraŭ nur...

2. Hieraŭ nur amo estis plaĉa aventur'.
Nun mi ĝin fuĝas kun terur', imagu, ke hieraŭ nur... 

Rf: 
Nun ŝi iris for, jes sinjor', ien sen spur'.
Kaj mi revas plu pri la ĝu' de hieraŭ nur. 

3. En moment' estas mi duono laŭ la sent',
nura ombro plena je lament', hieraŭ pasis en moment'.

Rf.

4. Hieraŭ nur amo estis plaĉa aventur'.
Nun mi ĝin fuĝas kun terur', imagu, ke hieraŭ nur... 

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: