La kavaliro, povu
Titolo: La kavaliro, povu ("Das muss ein Ritter können" el la muzik-rakonto "Ritter Rost")
Verkisto / Tradukisto: trad. Lars Sözüer
Devenlando: Germanio
Elŝutebla sondokumento:
Filmita: dum REF 2011 Youtube - WMV
Elŝuteblaj mukiznotoj:
Kanto-teksto:
Grandan bovon bati - kaj leonon tikli sen plej eta timosent’. Teruran drakon kroĉi – kaj ĝin tre riproĉi per kuraĝa voĉakcent’. Sen ke la oreloj tremas, sen ke lia buŝo ĝemas, sen ke la salivo gutas, sen ke lia lang’ bal-but-ut-ut-ut-ut-ut-ut-ut-utas |: La kavaliro, povu – d-d-dm :| Tra dezerton iri – kakton jen akiri sen ia soifosent’. Teleron malplenigi – tutan porkon manĝi sen bongusta kondiment’. Sen ke lia buŝ’ blasfemas, sen ke lia voĉo ĝemas, sen ke liaj ostoj krakas, sen ke liaj dentoj klak-ak-ak-ak-ak-ak-ak-ak-akas |: La kavaliro, povu – d-d-dm :| Povu – d-d-dm, La kavaliro, povu – d-d-dm Ĉe abismo stari – kaj malsupren gapi sen iu kapturnosent’. Al bebeto salti – ĝian vindon ŝanĝi sen plej eta akcident’. Sen ke la oreloj tremas, sen ke lia buŝo ĝemas, sen ke la salivo gutas, sen ke lia lang’ bal-but-ut-ut-ut-ut-ut-ut-ut-utas |: La kavaliro, povu – d-d-dm :| Povu – d-d-dm, La kavaliro, povu – d-d-dm ktp.
Jaro:
Aliaj utilaj informoj: