Mia kokido perdiĝis

El familioj
Revizio de 10:01, 23 jun. 2018 fare de Ikar (diskuto | kontribuoj) (Ikar movis paĝon Mia Kokido perdiĝis al Mia kokido perdiĝis)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Titolo: Mia kokido perdiĝis

Verkisto / Tradukisto:

Devenlando: Hispanio

Elŝutebla sondokumento:

Filmita: Youtube

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

Mi ne dormis lastan nokton, lara'
ĉar mi perdis kokidon mian, lara'
la kokido, lara'
ĝi perdiĝis, lara'
certe nun ploregas ĝi.

Mi ĝin serĉis en la ŝranko, lara'
mi ĝin serĉis sub la lito, lara'
en ĝardeno, lara'
post la domo, lara'
kaj mi ne, ne trovas ĝin.

Ĝiaj plumoj estas flavaj, lara'
ĝia kresto estas ruĝa, lara'
per la beko, lara'
eta beko, lara'
diras ĝi pi pio pi.

Devas trovi ĝin mi baldaŭ, lara'
ĉar la afero jam tre urĝas, lara'
se ĝin trovus, lara'
la najbaro, lara'
ne denove mi vidos ĝin.

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: