Ĉefpaĝo

El familioj

Bonvenon al vikio por esperantaj familioj![redakti]

Tiu ĉi paĝaro celas disponigi utilajn rimedojn por esperantaj familioj. Vi trovos en ĝi:[redakti]

liston de infanlibroj en Esperanto,
ordigitaj laŭ cel-aĝo

liston de infankantoj
en Esperanto

liston de filmoj por infanoj,
kun teksto en Esperanto

informojn pri REF
(Renkontiĝo de Esperanto-Familioj)

aliajn aferojn:
rimaĵojn, ludetojn

informojn utilajn por gepatroj
en esperantaj familioj:
multajn TTT-ligilojn, konsilojn,
lingvajn helpilojn, diskutliston DENASK, ktp.


Multaj ligiloj gvidos vin al libere elŝuteblaj materialoj: bildlibroj, filmoj, kantoj, ktp.

Ĝuu Esperanton kun viaj infanoj! Kaj diskonigu tiun ĉi vikion!

Vi ankaŭ povas kontribui al la vikio, se vi emas... Laŭplaĉe aldonu vian opinion pri la libroj en la rubriko 'recenzo'.


👪 Vidu aktualajn informojn pri REF 2024. 👫


La ideo por tiu spaco ekestis dum REF renkontiĝo en Serbio en 2009 post plurhora malfruvespera diskuto. Ni rimarkis ke mankis centra deponejo por informoj pri esperantlingvaj fontoj por gepatroj kiuj aktive uzas Esperanton en la hejmo kun siaj infanoj. Infanaj libroj en Esperanto ja abundas, sed malfacilas elekti ilin sen foliumi ilin... Tie ĉi vi trovos detalajn informojn pri la infanlibroj, kaj komentojn de aliaj familioj. Espereble tio helpos la elekton, kaj donos al vi novajn ideojn pri libroj, kantoj kaj filmoj por infanoj!

Jen unua provo krei tian ejon, kiu estas libere redaktebla de ĉiuj (eĉ ne membroj). Plibonigaj sugestoj estas kompreneble tre bonvenaj en la diskutaj paĝoj. Mi nur petas, ke oni komence provu gardi la bazan strukturon kaj formaton.

Ĉar ĉi tio estas senkosta vikispaco ni nur rajtas uzi maksimume 2GB de spaco. Tial mi petas ke vi ne alŝutu tre grandajn dokumentojn sed metu ilin aliloke (ekzemple en propra retpaĝaro aŭ senlime en Ipernity) kaj nur metu la ligilon ĉi tien.*

Esperante ke tio fariĝos interesa kaj aktive uzata fonto por denaskuloj...

Nikola



La malsupra teksto estas destinita por la administrantoj!


MediaWiki estis sukcese instalita.

Konsultu la Gvidilon por uzantoj de MediaWiki por informoj pri uzado de vikia programaro.

Kiel komenci[redakti]