Ĉio fareblas

El familioj

Titolo: Ĉio fareblas

Verkisto: Aline de Pétigny

Bildo de la kovrilo:

Eldonjaro: 2006

Eldonejo: Editions Pour penser à l'endroit

ISBN: 2-915125-23-6

Aĉetebla ĉe: Retbutiko

Elŝutebla versio: vi povas elŝuti sonbendon

Aliaj utilaj informoj: 16 pagxoj kun koloraj bildoj. Tradukis el la franca Martine kaj Christian Rivière.

Taŭgas por aĝo: 5 kaj pli

Resumo: Zoe loĝis kun siaj gepatroj, frekventis la lernejon kaj havis multajn amikojn. Sed Zoe trovis la plenkreskulojn iom komplikaj.

- Nu panjo, ŝi ofte diris, mi opinias ke se mi tre forte deziros ion, tio okazos.

- Tute ne! Nenio tiel okazas. Necesas atendi, respondis ŝia patrino.

- Zoe, vi diras stultaĵojn, ekkriis ŝia patro.

Bonŝance Zoe havas najbarinon kiu estas feino, kaj kiu klarigos al la knabineto kiel ŝi povas ankaù mem iĝi feino...

Recenzo: Bela rakonto kiu simple klarigas la bazojn de pozitiva pensado kaj memfido.