Ĵim' la migrulo - aventuroj de juna leopardo
Titolo: Ĵim' la migrulo - aventuroj de juna leopardo
Verkisto: Siegfried Stampa
Bildo de la kovrilo:
Eldonjaro: 2007
Eldonejo: KAVA-PECH
ISBN: 978-80-85853-92-6
Aĉetebla ĉe: Retbutiko
Elŝutebla versio:
Aliaj utilaj informoj: Tradukis el la germana Rüdiger Sachs. 170 paĝoj.
Taŭgas por aĝo: 9 kaj pli
Resumo: Ĵim', la heroo de tiu ĉi rakonto, estas juna leopardo, kiu vivas kune kun siaj patrino kaj gefratoj en marborda montaro de la orienta provinco de Kablando. Lia fuĝo antaŭ homoj kondukas lin en multajn danĝerojn, sed samtempe instruas lin, tiujn venki. La libro krome estas historia informo pri la ĉiutaga vivo de la tiamaj kamparanoj en Sudafriko. Ties allogaj interhomaj rilatoj kaj la kapableco, ne subiĝi pro malfacilaj kondiĉoj, postulas admiron kaj respekton.
Tiu ĉi libro estas amdeklaro al unu el la plej elegantaj sovaĝbestoj sur la afrika kontinento. Ĝi samtempe estas amodeklaro al la Sudafrika enloĝantaro. La aŭtoro priskribas la situacion, kiun li observis dum pli ol 40-jara restado en la lando. La ĉiutagaj agadoj de la farmbienistoj baziĝas sur propra observado kaj sperto.
La nomoj de lokoj kaj personoj estas ŝanĝitaj kaj esperantigitaj. La priskribo de homaj renkontiĝoj kun leopardoj tamen fontas el raportoj de tiuj personoj, kiuj laŭdire fakte estis travivintaj ilin. La skizoj akompanantaj la unuopajn ĉapitrojn estas desegnitaj de la aŭtoro.
Recenzo: Ŝajnas ke la libro ne celas unuavice infanojn, sed ĝi sendube interesos infanojn, kiuj interesiĝas pri bestoj.