Avinjo

El familioj

Titolo: Avinjo

Verkisto: Peter Härtling

Bildo de la kovrilo:

Eldonjaro: 2000

Eldonejo: Nora Caragea, Frankfurt am Main. Presis: Druckerei- und Verlagskollektiv Gutieut e.G.

ISBN: 3-00-006168-1

Aĉetebla ĉe: FEL: "Avinjo"

Elŝutebla versio:

Aliaj utilaj informoj: La unua eldono. Kun bildoj de Peter Knorr. Tradukis el la germana: Nora Caragea. La originala titolo: "Oma"

Taŭgas por aĝo: 9 kaj pli

Resumo: Peter Härtling estas unu el la plej popularaj germanaj aŭtoroj de libroj por infanoj kaj gejunuloj. Por tiu ĉi libro li ricevis, antaŭ kelkaj jaroj, la premion por la plej bona infanlibro.

Kalle estas kvinjara knabo, kiam liaj gepatroj mortas. Unue li tute ne perceptas, kio okazis. Lia avino decidas zorgi pri li. Kaj Kalle konstatas, ke ĉio estas tute alia ol antaŭe kun patro kaj patrino. Avinjo ja estas bonega - sed maljuna! Kaj Avinjo pensas: Espereble mi sukcesos bone eduki la knabon - en mia aĝo! Ŝi rakontas pri "aime", kiam estis alia tempo. Iom post iom ili alkutimiĝas unu al la alia kaj entreprenas komunan vojaĝon. Kiam Kalle estas dekjara, Avinjo malsaniĝas. Tiam montriĝas, ke ankaŭ ŝi bezonas lin...

Recenzo: Recenzo pri 5 porinfanaj libroj, tradukitaj de Nora Caragea ("La infanoj en la arboj", "La avo en la ĉareto", "Fabloj kaj fabeloj", "Kuniberto kaj Kilevamba", "Avinjo")