Diskutlisto DENASK

El familioj

DENASK Kunlabore kun Rondo Familia de UEA

Esperanto kiel denaska kaj familia lingvo[redakti]

La dissendo-listo DENASK, fondita en 1995 kiel DENASK-L de prof. Jouko Lindstedt, estas enreta diskutejo por dulingvaj kaj plurlingvaj familioj, en kiuj Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj hejme. Povas partopreni ekzemple:

  • geedzoj aŭ kunvivantoj, kiuj uzas Esperanton inter si;
  • gepatroj de denaskaj parolantoj de Esperanto;
  • denaskaj parolantoj mem;
  • ĉiuj, kiujn interesas la fenomeno "Esperanto en familio".

La plej grava celo de la listo estas reciproka komunikiĝo kaj subteno de la familioj, kie oni transdonas Esperanton al la infanoj kiel unu el ties denaskaj lingvoj. Ni volas interŝanĝi niajn edukajn, lingvajn kaj sociajn spertojn, kaj informi unu la aliajn pri libroj, utilaj retrimedoj kaj porfamiliaj renkontiĝoj.

Aliĝo[redakti]

Oni aliĝas al la listo sendante ajnan ret-leteron al la adreso denask+subscribe@googlegroups.com aŭ petante aliĝon al bert.schumann@gmail.com.

Malaliĝo[redakti]

Malaliĝi vi povas ankaŭ mem. Sendu al denask+unsubscribe@googlegroups.com (ne al la listo!) ajnan mesaĝon. Se tio ne sukcesas, kontaktu bert.schumann@gmail.com.

La uzo de la listo[redakti]

La listo estas libere uzebla por siaj anoj: iu ajn mesaĝo direktita al la adreso DENASK@googlegroups.com aŭtomate dissendiĝas al ĉiuj listanoj.

Rimarku, ke kiam vi deziras respondi al mesaĝo ricevita pere de la listo, vi havas du eblojn: aŭ respondi al DENASK, tiel ke ĉiuj listanoj povos vidi vian mesaĝon, aŭ respondi nur al la persona adreso de la sendinto. La respond-funkcio de via poŝtilo (poŝt-programo) eble proponas nur unu el tiuj du ebloj, do por elekti la alian vi devas mem ŝanĝi la adreson.

Ofte estas konsilinde respondi al DENASK, kiam oni deziras diri sian opinion pri iu temo, pri kiu jam komenciĝis diskuto pere de la listo; por tio la listo ja ekzistas. Sed kiam iu dissendis specifan demandon, ekzemple "Kiel vi nomas tiun kaj tiun kuirejan ilon en via hejmo?", estas konsilinde respondi al la persona adreso de la demandinto, kiu poste prezentu nur la resumon de la respondoj pere de DENASK-L. Precipe pri lingvaj demandoj la diskuto ofte lavange kreskas kaj aliaj temoj estas facile superŝutataj de ili.

Kiel verki mesaĝon[redakti]

  • La mesaĝo enhavu prefere simplan tekston ("plain text" en anglalingvaj poŝtiloj). Ĝi prefere ne enhavu aldonaĵojn (ekzemple bildojn aŭ Word-dosierojn) nek HTML-forman tekston.
  • Se via poŝtilo aŭtomate citas la mesaĝon, al kiu vi respondas, vi povas lasi ĝin fari tion, por ke la ricevantoj komprenu, kion vi deziras prikomenti. Sed forredaktu pli grandan parton de la citaĵo, lasante nur la ŝlosilajn liniojn — alie via propra mesaĝo dronos en la citaĵo.
  • Skribu vian nomon fine de la mesaĝo, se via poŝtilo ne aŭtomate indikas ĝin.
  • Se vi ironias kaj ne certas, ke ĉiuj komprenos tion, aldonu ridulon fine de la koncerna frazo. Ekzemplo: "Zamenhof ja volis nur richighi per Esperanto! ;-) "
  • Se vi verkis la mesaĝon sub forta emocio, atendu ĝis la sekva tago antaŭ ol sendi ĝin.
  • Fine kontrolu, ke la temlinio ("Subject:") konformas al tio, pri kio via mesaĝo temas.

Sin-prezentoj[redakti]

La administranto rekomendas, ke antaŭ ol kontribui al la listo, ĉiu nova listano prezentu sin mem per mesaĝo, en kiu ŝi aŭ li priskribas sian rilaton al la fenomeno "Esperanto en familio". Oni tamen rajtas ankaŭ resti pasiva leganto, kiu ne prezentas sin.

Ĉiu listano povas ekscii la adresojn de ĉiuj aliaj listanoj konsultante la http://groups.google.com/group/denask/members

Ĉenleteroj malpermesitaj[redakti]

Laŭ ĝeneralaj reguloj, la plusendo de ĉenleteroj estas malpermesita. Ĉenletero estas iu ajn mesaĝo, kies celo estas plusendiĝi ree kaj ree al kiel eble pli multaj homoj sen templimo. Eĉ se la ĉenletero ŝajnas subteni iun bonan iniciaton, ĝi ne per tio fariĝas permesita.

Juraj kaj moralaj demandoj[redakti]

La mesaĝoj, kiujn vi ricevas pere de DENASK, ne estas publikaj. Ili egalas ne al artikoloj en gazetoj, sed al personaj leteroj, kiujn vi ricevis. Vi ne rajtas publikigi ilin, kaj vi povas montri ilin al aliaj personoj nur tiom, kiom vi montrus personan leteron kun simila enhavo. Neniam plusendu aŭ montru al eksteruloj mesaĝon, en kiu iu listano rakontas pri siaj personaj vivo kaj cirkonstancoj.

DENASK estas dissenda servo, kiun al vi disponigas la retejo Google por la celoj indikitaj ĉi-supre. La ĉefa tasko de la administrantoj estas certigi, ke la listo povu plenumi siajn celojn. Ili povas haltigi diskuton pri difinita temo, se ĝi iĝis tro longa kaj abunda. Ili havas la moralan devon haltigi diskutojn, kiuj estas rekte ofendaj kontraŭ iu persono aŭ ne rilatas al la temaro de la listo. En ekstrema kazo ili povas malaligi listanon.