Dormu, infan'

El familioj
(Alidirektita el Dormu infan)

Titolo: Dormu, infan'

Verkisto / Tradukisto: Markos Kramer

Devenlando: Germanio

Elŝutebla sondokumento:

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

Dormu, infan',
sub tuk' el mola lan'.
En liton venos ŝafsonĝet'
falinta de la sonĝarbet'.
Dormu, infan'.

Dormu, infan',
sub stela ocean'.
Veturas tie granda lun'
kaj portas al vi sonĝojn nun.
Dormu, infan'

Dormu, infan',
eta familian'.
La lun' veturas al haven'
kaj tiam venos la maten'.
Dormu, infan'.

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: La melodio de ĉi tiu kanto estas la sama kiel ĉe la fama germana lulkanto "Schlaf, Kindlein, schlaf". La enhavo de la teksto ankaŭ iomete orientiĝis laŭ la germana originalo, sed grandparte estis elpensita de mi. (Markos Kramer)