Gerda malaperis!

El familioj
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Titolo: Gerda malaperis!

Verkisto: Claude Piron

Bildo de la kovrilo:

Gerda malaperis.jpg Gerda malaperis 2.jpg

Eldonjaro:

Eldonejo:

ISBN: 5-7161-0112-7.

Aĉetebla ĉe: Retbutiko, Impeto, KD

Elŝutebla versio: http://esperantofre.com/eeo/EoDktA/GerdaA/GerdaA.htm

Aliaj utilaj informoj: Krimromano, verkita por komencantoj, kun progresiva aldono de vortoj, gramatikaĵoj, ktp

Taŭgas por aĝo: ekde 10 jaroj

Resumo: Lingvo-instrua romaneto, bazita sur la principo motivi la lernanton per redukto de novaj lernendaĵoj. La rakonto temas pri junaj amikoj kaj mistera forkapto de tradukistino.

Recenzo: Estas la unua libro kiun mi legis en Esperanto. Mi estis tiam inter 10 kaj 12-jara. Mi estis tute kaptita en la rakonto kaj tre rapide finlegis ĝin.
Marion