Kuniberto kaj Kilevamba

El familioj

Titolo: Kuniberto kaj Kilevamba

Verkisto: Gudrun Pausewang

Bildo de la kovrilo:

Eldonjaro: 2001

Eldonejo: Nora Caragea, Frankfurt am Main. Presis: Imprenta, Obertshausen

ISBN: 3-00-008497-5

Aĉetebla ĉe: FEL: "Kuniberto kaj Kilevamba"

Elŝutebla versio:

Aliaj utilaj informoj: La unua eldono. Kun bildoj de Friedrich Kohlsaat. Tradukis el la germana: Nora Caragea. La originala titolo: "Kunibert und Killewamba". 110 paĝoj.

Taŭgas por aĝo: 5 kaj pli

Resumo: Gudrun Pausewang estas unu el la plej popularaj aŭtoroj de porinfana literaturo en Germanio. En siaj libroj ŝi traktas gravajn problemojn en la mondo kaj kiel solvi ilin. Jen aktuala temo por junaj kaj ne plu tiel junaj legantoj:

Ĝis hodiaŭ sur nia terglobo ekzistas homoj, kiuj suferas pro malsato, malsanoj kaj sekvoj de militoj aŭ aliaj katastrofoj; ili preskaŭ aŭ efektive pereas mizere. Aliflanke homoj, kiuj ne scias aŭ eĉ ne volas ekscii pri tiaj faktoj. Tiel ankaŭ en la komenco de la libro Kuniberto pensas: Tio ja tute ne koncernas min, kio okazas en aliaj landoj. Ni ne havas tempon por mediti pri tiaj aferoj. Same aliaj personoj opinias: Kial mi zorgu pri homoj, kiujn mi tute ne konas? Mi fartas bone, mi havas sufiĉe por manĝi, jen la ĉefa afero.

Se, kiel en tiu ĉi libro, subite okazas iu akcidento ne antaŭvidebla, la situacio por tiuj mizeruloj ŝajnas ne solvebla. Ekzistas ja organizaĵoj, ekzemple Kuracistoj sen limoj (Médecins sans frontières) aŭ Kuracistoj por la Tria Mondo (Ärzte für die Dritte Welt) kaj pluraj aliaj iniciatoj, kies anoj riskante sian propran vivon, helpas tutmonde en regionoj, kie helpo urĝe necesas.

Sed en ĉi tiu libro temas pri paro, kiu meminiciate dediĉas sin por savi la vivon de la loĝantoj sur la insulo Sisimanio. Kuniberto kaj Kilevamba ne simple alportas nutraĵojn por la suferantaj homoj, sed per kunlaboro ankaŭ de aliaj agantoj ili deziras trovi eliron el la katastrofo. Ili celas helpon per memhelpo.

Konstatu mem, ĉu iliaj klopodoj estas sukcesaj...

Recenzo de Marion: Pro la temo mi ordigis tiun ĉi libron en la kategorion 'por infanoj super 9 jaroj'. Sed fakte la komenco estas en stilo pli fabela ol aventura. Ĉio okazas magie en la mondo de Kuniberto...

Certe tiu libro ankaŭ povas taŭgi por pli junaj infanoj.

Recenzo: Recenzo pri 5 porinfanaj libroj, tradukitaj de Nora Caragea ("La infanoj en la arboj", "La avo en la ĉareto", "Fabloj kaj fabeloj", "Kuniberto kaj Kilevamba", "Avinjo")