La Leporfesto

El familioj
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Leporfesto[redakti]

Leporo estas ne nur besto ĉar pentras ĝi por paskofesto la ovojn kiujn rabas ĝi de kokinaro lerte. Fi! Sed estas por pli grava far‘: disdoni ovojn al homar‘.

Por havi ne tro da laboro renkontis foje la leporo de sia gento pliajn tri ke la sukceso estu pli. Nun diligente ĉiuj kvar ornamas ovojn sen erar‘.

Hazarde nun lepororelo per tuŝo al la farbbotelo bluiĝas kiel la ĉiel‘, eĉ ŝprucojn sur la blanka fel‘! Por ĉiu estas granda ŝok‘, nun tamen sekvas la primok‘.

Ĉar forte ĝin la tri ĉagrenas penikon nun la blua prenas, eltiras ĝin el farboglas‘ ruĝiĝas poste ĉiu naz‘ kaj nun leporo al lepor‘ komencas ŝpruci per kolor‘.

Finfine kantas ĉiuj kvar kaj dance sekvas par‘ post par‘ post tiu granda paskofest‘ nenie stokas farborest‘ entute estis granda ĝu‘ la ovoj ĉiuj blankas plu.

teksto: Christoph Frank helpe de Alina Brücker kreita dum la renkontiĝo PSI en St. Andreasberg dum Pasko 2010