La besto-bugio

El familioj
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Titolo: La besto-bugio

Verkisto / Tradukisto:

Devenlando: Britio

Elŝutebla sondokumento: Ipernity - MP3

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

Profunde en ĝangalo, venu kun mi. 
Estas tie besto, kion faras ĝi? 
Ĝi krias tre laŭte, sen ajna harmoni'.
Kiu besto estas ĝi? Estas urso!
Kriu, kriu, bugi-ŭgi-ugi (3x) 
Venu vi kaj kriu kun ni 

Profunde en ĝangalo, venu kun mi.
Estas tie besto, kion faras ĝi?
Ĝi svingiĝas tra la arboj, kun granda pasi'
Kiu besto estas ĝi? Estas simio! 
Sving, sving, bugi-ŭgi-ugi (3x) 
Venu vi kaj svingiĝu kun ni

Profunde en ĝangalo, venu kun mi.
Estas tie besto, kion faras ĝi?
Ĝi flugas en l'aero, je mia envi'
Kiu besto estas ĝi? Estas birdo!
Flugu, flugu, bugi-ŭgi-ugi (3x)
Venu vi kaj flugu kun ni

Profunde en ĝangalo, venu kun mi.
Estas tie besto, kion faras ĝi?
Ĝi stampfas sur la tero, preskaŭ timas mi.
Kiu besto estas ĝi? Estas elefanto!
Stampfu, stampfu, bugi-ŭgi-ugi (3x)
Venu vi kaj stampfu kun ni

Profunde en ĝangalo, venu kun mi. 
Estas tie besto, kion faras ĝi?
Ĝi kuras tre rapide, kun granda energi'. 
Kiu besto estas ĝi? Estas leopardo!
Kuru, kuru, bugi-ŭgi-ugi (3x)
Venu vi kaj kuru kun ni

Profunde en ĝangalo, venu kun mi.
Estas tie besto, kion faras ĝi?
Ĝi rampas tre silente, sen ajna histeri'.
Kiu besto estas ĝi? Estas serpento!
Rampu, rampu, bugi-ŭgi-ugi (3x) 
Venu vi kaj rampu kun ni 

Profunde en ĝangalo, venu kun mi. 
Estas tie homoj, kion faras ili?
Ili dancas senbride, al bela melodi'.
Kiuj homoj estas ili? Estas ni!
Dancu, dancu, bugi-ŭgi-ugi (3x)
Venu vi kaj dancu kun ni 

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: