La eta princo
Titolo: La eta princo
Verkisto: Antoine de Saint-Exupéry
Bildo de la kovrilo:
Eldonjaro: 2010
Eldonejo:
ISBN: 9782950737656
Aĉetebla ĉe: Retbutiko
Elŝutebla versio: PDF
Aliaj utilaj informoj: Tradukinto: P. Delaire, originala lingvo: franca, libro kudre bindita, paĝoj: 93, alto: 230 mm
Taŭgas por aĝo: 9 kaj pli
Resumo: Fascina fabela rakonto ne nur por infanoj. Kun desegnaĵoj de la aŭtoro.
Recenzo: Tre agrabla, mola kaj kortuŝa romano. Libro de junuloj tamen verkita por la maljunuloj. La rakonto tuŝas la korojn de plenkreskuloj tra la junulaj pensoj, sentoj, kaj kompreno de la mondo. Temas pri kiel serĉi kaj trovi la esencon dela vivo. La romano provas instrui al ni, ke ni ne serĉu per la okuloj, ĉar la okuloj normale estas blindaj, sed ni serĉu per la koro. Tion, kion ni serĉas, estas facile eltrovita en eĉ unu sola rozo aŭ en eĉ iom da akvo. Junuloj kun iliaj simplaj pensoj, imagpovoj, kaj grandaj koroj eltrovas la esencon pli bone ol la plenkreskuloj.
Vasil Kadifeli - Internacia Esperanto-sumoo Novembro 2013