La kavaliro, povu

El familioj

Titolo: La kavaliro, povu ("Das muss ein Ritter können" el la muzik-rakonto "Ritter Rost")

Verkisto / Tradukisto: trad. Lars Sözüer

Devenlando: Germanio

Elŝutebla sondokumento: kantita dum REF 2023

Filmita: dum REF 2011 Youtube - WMV

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

Grandan bovon bati - kaj leonon tikli
sen plej eta timosent’.
Teruran drakon kroĉi – kaj ĝin tre riproĉi 
per kuraĝa voĉakcent’.
Sen ke la oreloj tremas, sen ke lia buŝo ĝemas,
sen ke la salivo gutas,
sen ke lia lang’ bal-but-ut-ut-ut-ut-ut-ut-ut-utas
|: La kavaliro, povu – d-d-dm :|

Tra dezerton iri – kakton jen akiri 
sen ia soifosent’.
Teleron malplenigi – tutan porkon manĝi 
sen bongusta kondiment’.
Sen ke lia buŝ’ blasfemas, sen ke lia voĉo ĝemas,
sen ke liaj ostoj krakas,
sen ke liaj dentoj klak-ak-ak-ak-ak-ak-ak-ak-akas
|: La kavaliro, povu – d-d-dm :|
Povu – d-d-dm, 
La kavaliro, povu – d-d-dm

Ĉe abismo stari – kaj malsupren gapi 
sen iu kapturnosent’.
Al bebeto salti – ĝian vindon ŝanĝi 
sen plej eta akcident’.
Sen ke la oreloj tremas, sen ke lia buŝo ĝemas,
sen ke la salivo gutas,
sen ke lia lang’ bal-but-ut-ut-ut-ut-ut-ut-ut-utas
|: La kavaliro, povu – d-d-dm :|
Povu – d-d-dm, 
La kavaliro, povu – d-d-dm 

ktp.

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: