La malgranda sorĉistino
Titolo: La malgranda sorĉistino
Verkisto: Otfried Preussler
Bildo de la kovrilo:
Eldonjaro: 1994 (originalo en 1957, die kleine Hexe)
Eldonejo: Inter-Kulturo, Maribor kaj Esperanto-Freunde, Durmersheim/Rastatt
ISBN: 961-6075-00-4
Aĉetebla ĉe:
Elŝutebla versio:
Aliaj utilaj informoj: 130 paĝoj, 20 ĉapitroj, kelkaj nigra-blankaj bildoj. Tradukita el la germana de teamo.
Taŭgas por aĝo: 5 kaj pli
Resumo: Mia vivo kiel sorĉistino ne estas facila. Kvankam mi jam havas centdudeksep jarojn mi estas ankoraŭ tro malgranda por festi sur la Blokmonto dum la Valpurga Nokto. La ĉefsorĉistino postulas ke mi estu bona sorĉistino. Kio estas bona? Legu kiel mi kun mia saĝa amiko Abrakso surprizas la grandajn sorĉistinojn.
Recenzo: Tre bona libro por laŭtlegado. La ĉapitroj estas mallongaj kaj relative sendependaj. Por la plej malgrandaj kaj timemaj aŭskultantoj, decidu mem ĉu la du lastaj ĉapitroj taŭgas...
La tuta rakonto estas bonmorala, kun iom drastaj punoj al la malbonuloj!
La lingvaĵo estas tre agrabla sed enhavas regule maloftajn vortojn kiel nomojn de bestoj aŭ de malnovaj profesioj kaj objektoj.
Malmultaj nigrablankaj bildoj.