Liberas la pens'

El familioj
(Alidirektita el Liberas la pens)

Titolo: Liberas la pens' ("Die Gedanken sind frei")

Verkisto / Tradukisto:

Devenlando: Germanio

Elŝutebla sondokumento: Ipernity - MP3

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

1. La penso de l' hom' libera ja estas,
samkiel fantom' kaŝita ĝi restas.
Ĝin hom' ne divenos, nek ĉirkaŭkatenos,
do restas laŭ senc', ke liberas la pens'!

2. Mi pensas laŭ plezur', nenie ĝin citas,
sekrete mi nur pri ĉio meditas.
Dezirojn – vi sciu, malhelpas neniu,
do restas laŭ senc', ke liberas la pens'!

3. Se iam kaptos min karcero malhela,
deklaros mi ĝin agado sencela,
la pensoj trapasos, la murojn frakasos,
per granda potenc´, ĉar liberas la pens'!

4. Do tiel nun ĉe fin' mi zorgojn forpelas,
turmentas ili min, vivĝojon forŝtelas!
Mi povas sentime, ĝojadi anime
kaj pensi de komenc', ja liberas la pens'!

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: