Lulkantoj

El familioj
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Titolo: Lulkantoj

Verkisto / Tradukisto: trad. Ikar' A.

Devenlando: Rusio

Elŝutebla sondokumento:

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

Bajuado, bajuad',
Ne kuŝiĝu ĉe la rand':
Venos griza lupideto -
Mordos vin je la flanketo.

 * * *

Sidas sonĝo sur benket'
En la ruĝa ĉemizet',
Kaj sonĝino sur la dua
En la robo hele-blua.
Kune iras al la id',       /  Kune kantas "Mur-mur-mur...",  /  Kune kantas, kaj l'kantet' 
Portas dormon por David'.  /  Portas dormon por Artur'.      /  Portas dormon por l'filet'.  (aŭ alia nomo)

 * * *

Vagas dormo apud domo,
Vagas sonĝ' ĉe horloĝ'.
Kaj kontrolas ili kune:
Ĉu la ĉiuj dormas nune.

 * * *

Kato, kato, vi katet',
Kato, griza vi vostet',
Venu ál ni por la nokto,
Ĉe Davidka via loko.        /  Ĉe Arturĉjo via loko.         /  Ĉe Leoĉjo via loko.        (aŭ alia nomo)

Vi dormigu nian filon,
Kaj ricevos vi ludilon,
Sakon plenan de dolĉkukoj
Kaj aldone du bantukojn.

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: