Lulkantoj
Titolo: Lulkantoj
Verkisto / Tradukisto: trad. Ikar' A.
Devenlando: Rusio
Elŝutebla sondokumento:
Elŝuteblaj mukiznotoj:
Kanto-teksto:
Bajuado, bajuad', Ne kuŝiĝu ĉe la rand': Venos griza lupideto - Mordos vin je la flanketo. * * * Sidas sonĝo sur benket' En la ruĝa ĉemizet', Kaj sonĝino sur la dua En la robo hele-blua. Kune iras al la id', / Kune kantas "Mur-mur-mur...", / Kune kantas, kaj l'kantet' Portas dormon por David'. / Portas dormon por Artur'. / Portas dormon por l'filet'. (aŭ alia nomo) * * * Vagas dormo apud domo, Vagas sonĝ' ĉe horloĝ'. Kaj kontrolas ili kune: Ĉu la ĉiuj dormas nune. * * * Kato, kato, vi katet', Kato, griza vi vostet', Venu ál ni por la nokto, Ĉe Davidka via loko. / Ĉe Arturĉjo via loko. / Ĉe Leoĉjo via loko. (aŭ alia nomo) Vi dormigu nian filon, Kaj ricevos vi ludilon, Sakon plenan de dolĉkukoj Kaj aldone du bantukojn.
Jaro:
Aliaj utilaj informoj: