Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić

El familioj

Titolo: Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić

Verkisto: Ivana Brlić Mazuranić

Bildo de la kovrilo:

Eldonjaro: 1998

Eldonejo: Kroata Esperanto-Ligo

ISBN: 953-96918-2-6

Aĉetebla ĉe: Retbutiko

Elŝutebla versio: PDF

Aliaj utilaj informoj: 106 paĝoj - multaj mallongaj ĉapitroj.
Tradukis el la kroata: Maja TIŜLJAR (denaskulino).

Taŭgas por aĝo: 4+

Resumo: Metilernanto Hlapiĉ forkuras de sia mastro, renkontas multajn homojn kaj spertas multajn aventurojn

Recenzo: Ĉarma rakonto pri knabo kiu klopodas helpi al ĉiuj, sed spertas ke ne ĉiuj en la mondo bonkoras, sed ke tamen agi bone al aliaj helpos al li mem en la fino. Havas kelkajn lingvajn misojn (ekzemple "homo" anstataŭ "viro") sed ĝenerale en bona esperanto, kaj la intrigo estas intereskapta (ja iom naiva, sed estas infana libro, ĉu ne?), kaj la ĉapitroj ne tro longaj.

Hlapiĉ estas "eta kiel kubuto, ĝoja kiel birdo, kuraĝa kiel la reĝido Marko, saĝa kiel libro kaj bona kiel la suno". Do kompreneble la etoso de la rakonto estas ankaŭ ĝoja, malgraŭ la timigaj aventuroj ! Kiel patrino mi multe pli ŝatas la aventurojn de Hlapiĉ ol de Pinokjo.