Padma, la eta dancistino

El familioj

Titolo: Padma, la eta dancistino

Verkisto: Tibor Sekelj

Bildo de la kovrilo:

Eldonjaro: 2013

Eldonejo: Grafokom

ISBN: 978-953-7818-02-9

Aĉetebla ĉe:

Elŝutebla versio:

Aliaj utilaj informoj: 80 paĝoj, 10 ĉapitroj, malmultaj nigrablankaj bildoj

Taŭgas por aĝo: 5 kaj pli

Resumo: Padma loĝas en malgranda vilaĝo en Hindio. Ne estas lernejo tie. Iam alvenas vojaĝanto el malproksima lando, onklo Bend. Li ekloĝas en la vilaĝo kaj amikiĝas kun Padma. Kun Padma kaj onklo Bend, ni ekkonas la kutimojn de tiu mondparto.

Temas pri vojaĝrakonto, kun iom da aventuroj en la fino!

Kvankam la okazaĵoj plej verŝajne ne okazis en tiu ordo al tiuj personoj, ĉio en la libro estas realeca.

Recenzo: Tre bona libro por laŭtlegado. La ĉapitroj estas mallongaj kaj relative sendependaj. Onklo Bend helpas al Padma ne timi, klarigante al ŝi la aferojn kiuj aspektas unue strangaj. Do la libro verŝajne ankaŭ taŭgas por timemaj infanoj. Kelketaj lingvaj eraroj, kiel vesti/surmeti.

Nuntempaj infanoj kutimas vidi multajn filmetojn. Ili eble pli ŝatos la libron post spektado de unu-du filmetoj pri Hindio. Ekzemple tiu pri hinda tradicia dancado (en la angla): https://www.youtube.com/watch?v=LLZd7PjGJ1Y