Plupo kaj la ursidoj

El familioj

Titolo: Plupo kaj la ursidoj

Verkisto: Inga Borg

Bildo de la kovrilo:

Eldonjaro: 1987

Eldonejo: Progreso Eldonejo

ISBN: 91-87320-01-0

Aĉetebla ĉe:

Elŝutebla versio:

Aliaj utilaj informoj: 24 paĝoj kun koloraj bildoj. Tradukis el la sveda Malte Markheden.

Ekzistas aliaj titoloj:

  • Plupo kaj la gruoj
  • Plupo kaj la maro
  • Plupo kaj la lupo
  • Plupo en la grandarbaro

Taŭgas por aĝo: malpli ol 5

Resumo: Plupo estas eta "nevido", kiu povas paroli kun bestoj. (Li estas nevidebla por ĉiuj homoj - krom por vi kaj mi.) Plupo loĝas ie malproksime en la nordo inter altaj montegoj. Tie li havas sian loĝejon, etan torfan kabanon, ĉe la lago Bluakvo.

Recenzo: La aventuroj de Plupo renkontigas lin kun diversaj bestoj, kaj ĉiufoje li lernas ion pri ilia vivmaniero. La bildoj estas vere ĉarmaj. La tekstoj enhavas multajn precizajn vortojn pri bestoj, plantoj, ktp. La gepatroj povas ankaŭ lerni per tiuj libroj!