Pri koloroj

El familioj

Titolo: Pri koloroj

Verkisto / Tradukisto:

Devenlando: Germanio

Elŝutebla sondokumento: Ipernity - MP3

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

1. Blankaj estas ĉiuj miaj vestoj, blankas ĉio kion havas mi,
|: al mi tre plaĉas ĉio kio blankas, 
ĉar mia kara estas muelisto. :|

2. Nigraj estas ĉiuj miaj vestoj, nigras ĉio kion havas mi,
|: al mi tre plaĉas ĉio kio nigras, 
ĉar mia kara estas kamentubisto. :|

3. Bluaj estas ĉiuj miaj vestoj, bluas ĉio kion havas mi,
|: al mi tre plaĉas ĉio kio bluas, 
ĉar mia kara estas ja maristo. :|

4. Verdaj estas ĉiuj miaj vestoj, verdas ĉio kion havas mi,
|: al mi tre plaĉas ĉio kio verdas, 
ĉar mia kara estas ĝardenisto (esperantisto). :|

5. Buntaj estas ĉiuj miaj vestoj, buntas ĉio kion havas mi,
|: al mi tre plaĉas ĉio kio buntas, 
ĉar mia kara estas ja pentristo. :|

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: