REF

El familioj

Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)

...estas tradicia aranĝo por familioj kun infanoj, kiuj uzas Esperanton kiel hejman lingvon. REF okazas ĉiusomere dum unu ĝis du semajnoj en Eŭropo. Ne estas iu organizaĵo kiu aranĝas la renkontiĝon, sed en ĉiu jaro alia familio transprenas la lokan organizadon, dum la programon kreas ĉiuj partoprenantoj mem. REF ekzistas ekde 1978.

La celo de ĉi tiu paĝo estas informi pri REF kaj kolekti informojn utilajn por la organizado.

Diskutoj inter la partoprenantoj okazas en la dissendolisto REFanoj.

Listo de pasintaj REFoj (ekde 2003) troviĝas en Vikipedio.

  • La 45-a REF okazos de lundo, la 22-a de julio ĝis ĵaŭdo, la 1-a de aŭgusto 2024 en la Ercmontara vilaĝo Geyer, Saksio, Germanio.
  • La 44-a REF okazos de la 25-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2023 en Kastelo Greziljono, Baugé, Francio.
  • La 43-a REF okazis en julio 2022 en Hegyhátszentjakab, Hungario.
  • La 42-a REF okazis de la 2-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2021 en Gosau, Aŭstrio (laŭplane devis okazi de la 22-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 en Ispánk, Hungario, sed okazis ŝanĝo pro kronvirusa pandemio)
  • La 42-a REF okazos en julio-aŭgusto 2020 en Ispánk, Hungario. nuligita pro kronvirusa pandemio
  • La 41-a REF okazis en julio 2019 en Mühlhausen (Turingio), Germanio.
  • La 40-a REF okazis en julio 2018 en Mühlhausen (Turingio), Germanio.
  • La 39-a REF okazis en julio 2017 en Rudnik, Serbio.
  • La 38-a REF okazis en julio 2016 en Fužine, Kroatio
  • La 37-a REF okazis en julio 2015 en Esztergom-Búbánatvölgy, Hungario.
  • La 36-a REF okazis en aŭgusto 2014 en Lesjöfors, Svedio.
  • La 35-a REF okazis en aŭgusto 2013 en la kastelo Grezijono, Francio.
  • La 34-a REF okazis en aŭgusto 2012 en Sayda, Germanio.
  • La 33-a REF okazis en julio 2011 en Lesjöfors, Svedio.
  • La 32-a REF okazis en julio-aŭgusto 2010 en Stara Sušica, Kroatio.
  • La 31-a REF okazis en aŭgusto 2009 en Mali Iđoš-Kishegyes, Serbio.
  • La 30-a REF okazis en julio 2008 en Kastelo Greziljono, Baugé, Francio.
  • La 29-a REF okazis en julio 2007 en Nagyvisnyó, Hungario.
  • La 28-a REF okazis en julio 2006 en Pilský Mlýn, Písek, Ĉeĥio.
  • La 27-a REF okazis en julio 2005 en Cierzpięty, Piecki, Pollando.
  • La 26-a REF okazis en aŭgusto 2004 en Mali Iđoš-Kishegyes, Serbio.
  • La 25-a REF okazis en julio 2003 en Kastelo Greziljono, Baugé, Francio.
  • La 24-a REF okazis en 2002 en Sikonda, Hungario
  • La 23-a REF okazis en 2001 en Savudrija + FF, Kroatio
  • La 22-a REF okazis en 2000 en Vác, Hungario
  • La 21-a REF okazis en 1999 en Przytok, Pollando
  • La 20-a REF okazis en 1998 en Mosonmagyaróvár, Hungario
  • La 19-a REF okazis en 1997 en Savudrija, Kroatio
  • La 18-a REF okazis en 1996 en Bratislava, Slovakio
  • La 17-a REF okazis en 1995 en Tata, Hungario
  • La 16-a REF okazis en 1994 en Maribor, Slovenio
  • La 15-a REF okazis en 1993 en Sümeg, Hungario
  • La 14-a REF okazis en 1992 en Őriszentpéter, Hungario
  • La 13-a REF okazis en 1991 en Őriszentpéter, Hungario
  • La 12-a REF okazis en 1990 en Slovaka Paradizo, Slovakio
  • La 11-a REF okazis en 1989 en Győr, Hungario
  • La 10-a REF okazis en 1988 en Szentgotthárd, Hungario
  • La 9-a REF okazis en 1987 en Őriszentpéter, Hungario
  • La 8-a REF okazis en 1986 en Zagornik, Pollando
  • La 7-a REF okazis en 1985 en Pag, Kroatio
  • La 6-a REF okazis en 1984 en Veszprém, Hungario
  • La 5-a REF okazis en 1983 en Sümeg, Hungario
  • La 4-a REF okazis en 1982 en Augusztin-tanya, Hungario
  • La 3-a REF okazis en 1981 en Žilina, Slovakio
  • Krom-REF okazis en 1981 en Pápa, Hungario
  • La 2-a REF okazis en 1980 en Szombathely, Hungario
  • La 1-a REF okazis en 1979 en Hódmezővásárhely, Hungario


Por konservi scion, kiel organizi REF, ni flegu la REF-manlibron