REF 2006

El familioj

La 28-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Ĉeĥio)

REF 2006 - komuna foto

La 28-a renkontiĝo okazis inter la 15-a kaj 29-a de julio en Mlýn Pilský Mlýn apud Sedlice (Ĉeĥio, Sudbohemia regiono). Ĝin partoprenis entute 86 personoj (inter ili pli ol 40 ĉiuaĝaj infanoj) el 11 landoj de Eŭropo (15 kompletaj familioj, 6 duonfamilioj, 1 paro kaj 4 unuopuloj alfabetvicorde el Belgio, Britio, Ĉeĥio, Danlando, Hungario, Francio, Germanio, Kroatio, Norvegio, Pollando kaj Svislando).

Aktivaĵoj[redakti]

Post ĉiutaga antaŭtagmeza kantado okazadis manlaboraj kursetoj - produktado kaj ornamado de papero, dratado, origamio, kirigamio, ornamado de T-ĉemizoj, konstruado de kasteloj el kartono ktp. Pro granda sukceso jam la trian jaron denove okazis ornamado de marcipankuketoj, kiujn infanoj tuj post la ekspozicieto povis mem formanĝi aŭ donaci.

Malgrandaj infanoj povis ĝui en sia ludĉambro plurfoje posttagmanĝan fabellegadon kaj vesperan fabelprojekciadon (plej furoris famaj ĉeĥaj filmetoj pri "Talpeto", sukceson havis ankaŭ tutvespera filmfabelo "Lotrando kaj Zubejda", kiun esperante komplete subtitoligis membroj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Pluraj knabinoj partoprenis en la Fabela ateliero, en kiu ili mem elpensis, enkomputiligis kaj eĉ surscenigis propran fabelon; kelkaj aliaj infanoj ekz. mem kreis siajn proprajn ilustritajn libretojn en Esperanto.

Krom populara ŝak- kaj tablotenisa turniro, banado kaj remado en apuda fiŝlago, instruado de sudoku, netradiciaj olimpikoj kaj futbala matĉo infanoj kontraŭ gepatroj oni multe ĝuis ankaŭ t.n. homan futbalon, dum kiu oni ne ludis kun pilko, sed la golo estis atribuita, se iu ludanto sukcesis netuŝite trakuri la golejon. Ne mankis ankaŭ diversaj travivaĵludoj en la naturo, nokta kuraĝludo, dum kiu la infanoj vizitis la arbaran spiriton en lia kabanaĉo kaj dum kies preparado bone amuziĝis ankaŭ la plenkreskuloj ktp.

Vespere oni lernis komune danci diversajn popolajn kaj latinamerikajn dancojn (plejparte kun vive ludata muziko), ĝuis teatraĵetojn, preparitajn de la partoprenantoj mem, rostis bongustaĵojn sur la bivakfajro, spektis E-filmojn, vojaĝprezenton pri Islando, sed ankaŭ simple kartludis aŭ babilis sub stelbrila nokta ĉielo ....

Ekskursoj[redakti]

Ankaŭ la karaktero de la ekskursoj estis laŭeble adaptita al bezonoj kaj interesoj de infanoj: ekz. dum la vizito de la proksima urbo Písek ne okazis kutima promenado kun ĉiĉerono, sed kreiĝintaj grupetoj trairis mem laŭ la priskribo kaj mapo la itineron kaj solvis taskojn de la urba serĉludo. Same en la bestoĝardeno la infanoj devis pli atente rigardi, ĉar ilia premiota tasko estis trovi, kiu el la dek fotitaj bestoj en la bestoĝardeno tute ne troviĝas ....

Unu el ĉi-jaraj REF-novaĵoj, preparitaj de la lokaj organizantoj, estis granda ludo, daŭranta dum la tuta aranĝo, dum kiu la infanoj helpis resanigi fabelan,Esperante-parolantan karpon Jakobon, loĝantan en la apuda fiŝlago, per siaj agoj kolektante monon por la mirakla kuracakvo. Krome pro aktiva partopreno en unuopaj programeroj ili ricevis de la karpo fabelan monon, kiun ili povis la lastan tagon uzi dum aĉetado en porinfanaj butikoj kun diversaj bongustaĵoj kaj ludiloj.

Muzikumado[redakti]

Sendube nelastvice jam tradicia parto de REFoj estas komuna muzikludado - la muzikemaj partoprenantoj (plenkreskuloj kune kun la infanoj) ĉi-jare per komunaj fortoj i.a. okazigis eĉ du koncertojn, unu pri renesanca muziko en la kasteleto Kratochvíle, kaj unu diversstilan publikan koncerton en la urbo Písek.

Organizintoj[redakti]

Organizinta familio estas Pavla kaj Vladimir Dvorak el Písek.

Retpaĝo[redakti]

La retpaĝon de REF 2006 eblas vidi en http://www.ref.esperanto.cz

Literaturo[redakti]

DVOŘÁKOVÁ, Pavla. (La 28-a) Renkontiĝo de Esperanto-Familioj la unuaj fojon en sia historio okazis en Ĉeĥio. En: Starto, 2006- n-ro 3, pp. 83-85 (PDF)