REF 2012

El familioj
(Alidirektita el REF 2012 Germanio)

La 34-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Germanio)

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 34-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF).

Ĝeneralaj informoj[redakti]

Ĝi okazos de dimanĉo, la 29-a de julio, ĝis vendredo, la 10-a de aŭgusto 2012, (12 noktoj) en Germanujo.

La aranĝo estas por familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj lingvoj. Do, la infanoj havu almenaŭ bonan pasivan konon de la lingvo kaj krome havu la emon provi uzi la lingvon aktive dum REF.

Nia hejmo estos la iama forstestrejo ĉe Sajdo (paĝo en la germana). Jen vi trovas ĝian situon sur la mapo:

Google-mapo

Loĝado[redakti]

Grupodomo[redakti]

Ni loĝas en iama forstodomo kiu havas sesdek litojn en grupodomo kun diversgrandaj dormoĉambroj en la supraj du etaĝoj. En la teretaĝo estas kuirejo, manĝosalono, trinkejo kun apudaj klubĉambretoj, ĉasĉambro, tablotenisejo kaj tablopiedpilkejo.

Feriloĝejoj[redakti]

En alkonstruita konstruaĵo cetere estas apartaj feriloĝejoj: du malgrandaj (37m²) kaj du grandaj (55m²) kun kuirejeto, aparta banĉambro, loĝ- kaj dormoĉambro. Se vi volas loĝi en tia feriloĝejo bv. antaŭanonci tion ĝis plej malfrue kristnasko.

Tendumi[redakti]

Kondiĉe ke la grupodomo estas sufiĉe plena ankaŭ eblas tendumi en propra tendo sur la apudaj herbejoj. En tiu okazo vi kunuzos la duŝojn kaj necesejojn de la grupodomo.

Plano de la grupodomo[redakti]

Litotukoj kaj bantukoj[redakti]

Litotukojn vi povas lui kontraŭ 4€. Bantukojn kontraŭ 1,50€. En la feriloĝejoj vi ricevos ilin por du personoj senpage.

Manĝoj[redakti]

Preparaj alvokoj[redakti]

Por havi moderajn kotizojn ni planas organizi la manĝojn mem. Ella kaj Eddy akceptis preni la respondecon pri la kuirado de du manĝoj ĉiutage - malgrandan tagmanĝon kaj decan varman vespermanĝon. La ejo havas grandan bonekipitan kuirejon por subteni ilin. Kompreneble ili bezonos ĉies helpon por ke ĉio funkciu glate:

  • por ĉiu manĝo necesas du helpantoj
  • matenmanĝon estos preparita de ĉiuj partoprenantoj laŭvice
  • se vi deziras bakaĵojn por la posttagmeza intermanĝo bv. kunporti viajn plej ŝatatajn receptojn. Eble kelkaj ambiciaj infanoj helpos vin kirli la paston :-)

Se la budĝeto permesos tion, ni mendos la manĝojn post la ekskursotagoj ĉe manĝoservo por ebligi al niaj kuiristoj partopreni en la ekskursoj.

Ideoj por kuirado[redakti]

Ni ekhavis ideon por kuiri internacie, ĉiutage plado de alia lando.

Ni petas por doni ideojn pri tipaj naciaj pladoj kiuj estas eblaj por kuiri dum REF.

Sendu al ni multajn proponojn, ni mem selektos la pladon por unuaj du tagoj kaj por la ceteraj tagoj ni povos kune decidi surloke.

Se vetero permesos ni volos dufoje fari kradrostadon, do pripensu kiujn salatojn vi ŝatas.

La manĝoj havos la vegetaran bazon kun specifaj aldonaĵoj por (ne)vegetaranoj.
(retadreso: eddyvdbosch<ĉe>belgacom.net)

Unua komento post REF2012:

ni labor(eg)is kun plezuro en la kuirejo kaj dankas pro ĉies kunlaboro kaj aprezo de la diversaj pladoj.

Kun salutoj de Ella kaj Eddy

Listigo de la pladoj[redakti]

Resuma superrigardo de la manĝoj dum la 34-a REF en SAYDA en 2012

Post la agrabla kuireja sperto ni volas disponigi la liston de ĉiuj pladoj kiel fonton da ideoj por estontaj renkontiĝoj.

Krom la pladoj de tiu ĉi listo oni intertempe preparis ankoraŭ kukojn, keksojn kaj...

dimanĉo 2012.07.29[redakti]

  • vespere
    • mem alportitaj manĝoj (el Belgio) por la unua vespermanĝo
    • nudeloj kun tomatosaŭco kaj stufaĵoj de kukurbetoj (itala kukurbeto) kaj verdaj kaj flavaj fazeoloj (el ĝardeno de Wolfram kaj Conny)
    • fromaĝo kaj hispana ŝinko

lundo 2012.07.30[redakti]

  • matene
    • pantranĉaĵoj kun fromaĝoj, ŝinkoj, marmeladoj, ĉokolada kaj "speculoos"(spickuka) ŝmiraĵoj kaj iom da legomoj: tomatoj kaj kukumoj
    • diversaj flokoj (maizo, rizo, aveno) kaj lakto aŭ jogurto
    • kafo kaj teo

  • tagmeze
    • poreosupo
    • salato de tomatoj, kukumoj, laktuko kun saŭco de citrono, sojasaŭco kaj olivoleo
  • vespere
    • stufaĵo de florbrasiko, brokolo, karotoj, poreo, aneto
    • rostitaj nudeloj
    • salato de papriko, kukumo kaj laktuko
    • viandobuloj / vegetaraĵoj (kotletoj de avenoflokoj kun nuksetoj)

mardo 2012.07.31[redakti]

  • matene
    • simila matenmanĝo kiel antaŭa tago (infanaj volontuloj bone helpas)
  • tagmeze
    • pizosupo
    • salato: kukumoj, tomatoj, rafanetoj
    • jogurtosaŭco kun aneto
  • vespere
    • porka lumbaĵo
    • nuksobakaĵo (recepto de Marcos)
    • kun terpomoj kaj brasikosalato, laktuko kaj kuiritaj karotoj

merkredo 2012.08.01[redakti]

  • matene
    • matenmanĝo
  • tagmeze
    • terpomosupo kun fungoj kaj poreo
  • vespere
    • ratatujo kun rizo (recepto de Marion)
    • laktuko
    • vegetaraj kaj viandaj kolbasoj
    • "vinaigrette" vinagrosaŭco kun mustardo (fare de Fabienne)

ĵaŭdo 2012.08.02[redakti]

  • matene
    • matenmanĝo
  • tagmeze
    • tomatosupo (kun gusto de ratatujo)
    • rizosalato kun kukumoj, tomatoj, kapsikoj kaj maizo
  • vespere
    • poreo-fromaĝosupo kun hakita viando / ĉampinjonoj (recepto de Wolfram)
    • salato de tomatoj, laktuko, kukumoj, cepoj, olivoj
    • vinagrosaŭco kun oleo kaj mustardo

vendredo 2012.08.03[redakti]

EKSKURSOTAGO al Seiffen (adaptita pro manko da elektro kaj akvo en Forsthaus)

  • matene
    • je la sepa horo ni matenmanĝis
    • tablo por preparado de lunĉpakaĵoj
  • tagmeze
    • lunĉpakaĵo dum ekskurso
  • vespere
    • alportita manĝo: kokaĵo aŭ gratenaĵo kun terpomoj kaj karotoj kun pizoj

sabato 2012.08.04[redakti]

  • matene
    • matenmanĝo
    • aldone: jogurto kun mirteloj
  • tagmeze
    • supo de antaŭhieraŭ (poreo + fromaĝo supo kun viando/ĉampinjonoj)
    • diversaj kolbasoj kaj fromaĝoj
    • fruktoj: piroj kaj abrikotoj
    • salato kun ananaso kaj fromaĝobloketoj (ideo de Eddy)
  • vespere
    • panumitaj fiŝpecoj ("fishstick") aŭ "camembert"-hamburgeroj
    • kuiritaj terpomoj
    • greka saŭco (raspitaj karotoj, raspita celerioradiko, cepoj, petroselofolio kun tomatosaŭco (el ladskatoloj) )
    • salato kukumoj kun jogurto kaj ajlo
    • apartaj legomoj; tomatoj kukumoj aparte fiŝaĵo aŭ frititaj fromaĝoj ("camembert")
    • deserto = flavaj ananasmelonoj

dimanĉo 2012.08.05[redakti]

  • matene
    • pano (sabate alportita)
    • simila matenmanĝo kiel antaŭaj tagoj (infanaj volontuloj bone helpas)
  • tagmeze
    • supo de ruĝaj betoj (pola recepto de Ella)
    • pola legomsalato de kuiritaj legomoj, post malvarmigado miksita kun majonezo
    • tomatoj kun cepo
    • salitaj kukumoj en aparta bovlo
    • diversaj aldonaĵoj por pano, i.a. salmo kaj kapra fromaĝo
  • vespere
    • "stump" terpomkaĉo miksita kun karotoj (flandra recepto)
    • spinaco
    • ovoj frititaj en granda pato (tuta ĉefplado laŭ ideo de Wolfram)
    • diversaj salatoj kun etaj tomatoj kaj salitaj kukumoj
    • salato de kapsikoj de tri diversaj koloroj

lundo 2012.08.06[redakti]

  • matene
    • matenmanĝo
  • tagmeze
    • supo de brokolo kun krustoj
  • vespere
    • kuskuso kun legomoj laŭ recepto de Marion
    • brasikosalato kaj laktuko kaj jogurtosaŭco
    • frititaj fromaĝaj kotletoj
    • nuksobakaĵo (por ĉiuj)
    • deserto: fruktosalato kun ananaso, akvomelono, ĉerizoj, mirteloj, vinberoj, kivioj, bananoj prunoj (ideo de Miro)

mardo 2012.08.07[redakti]

EKSKURSOTAGO al Neuheusen

  • matene
    • matenmanĝo
    • tablo por preparado de lunĉpakaĵoj
  • tagmeze
    • lunĉpakaĵo dum ekskurso
  • vespere
    • alportitaj manĝoj: kazeaj frititaj kukoj kun pomkaĉo aŭ ĉeriza saŭco
    • supo mankis; ili alportis supon kun kolbaspecoj ene
    • Ella faris rapide la vegetaran supon kun la resto de la legomoj de la kuskusa plado

merkredo 2012.08.08[redakti]

KRADROSTADO EKSTERE
  • matene
    • matenmanĝo
  • tagmeze
    • tabuleo
    • varma supo: brasiko-terpomsupo kun ĉampinjoj aŭ kolbasoj
    • supo "chłodnik" malvarma betosupo farita de betosupo kun kukumoj, ŝenoprazo, ajlo kaj jogurto
    • salato de ruĝaj betoj, terpomoj, verdaj cepoj kaj vinagro-kukumoj
    • nuksobakaĵo (sama recepto de 07.31)
  • vespere
    • preparado de salatoj kaj portado al la ekstera manĝejo
    • bakado de stangopanoj super kampfajro
    • blankaj bulkoj
    • salato glacia laktuko kun "rucola" folioj
    • diversaj saŭcoj
    • stekoj kaj kolbasoj (aparta oferto por vegetaranoj kaj nevegetaranoj)
    • en aluminia folio: tomatoj kun feta-fromaĝo
    • ĉampinjonoj, etaj tomatoj, cepoj, kukurbetoj sur bastonetoj kun fromaĝo "Haloumi"
    • deserto: ĉokoladopecetoj enmetitaj en bananoj sur la krado

ĵaŭdo 2012.08.09[redakti]

  • matene
    • matenmanĝo
  • tagmeze
    • brasikosupo kun cepo, kukurbetoj kaj dispecigitaj vegetaraj kolbasoj
    • salato de kuskuso, tomatoj, frititaj haloumi-oj kaj petroselo (laŭ ideo de Volframo)
    • fritita panumita fromaĝo
    • salato kun kukumo, tomatoj, cepo kaj fetao
  • vespere
    • nudeloj (spiraloj)
    • neveg.: porka viando + cepoj
    • veg.: tofuo + cepoj
    • varmaj legomoj: melongenoj, rafanegoj, kapsikoj ruĝaj (stufaĵo) kun sojsaŭco
    • melongeno 1 por 5 homoj ; rafanego 1 por 10 ; kapsiko 1 por 4
    • salatoj poreosalato, pomo, citrono, petroselo kaj oleo
    • ruĝaj betoj kuiritaj kaj fajne raspitaj

vendredo 2012.08.10[redakti]

  • matene
    • matenmanĝo
    • tablo por preparado de lunĉpakaĵoj
    • tablo por disvendi manĝojn en ne malfermitaj pakaĵoj

forirhoro: la 11.00h

Programo[redakti]

Distrado[redakti]

La domo situas meze de arbaro ĉirkaŭ 2 km for de la urbo Sajdo (Sayda). Do estas sufiĉe da spaco por sunumi, sporti, ludi sur la herbejo. Estas tablotenisejo ekstera (kun iom malglata surfaco bedaŭrinde) kaj ena. Piedpilkejo ekstera kaj ena (la ena estas tablopiedpilkejo tamen). Reto por retpilkludoj, saltotuko (Trampolin).

En la ĉirkaŭaĵo estas multaj interesaj vilaĝoj kaj urbetoj kun minista historio (vd. sub Loko). Ni planas du ekskursotagojn: al la urboj Seiffen kaj Neuhausen.

Ĉiutagaj programeroj[redakti]

Ni havos la tradician matenan kantadon ĉiutage post la matenmanĝo. Aldone ni volos oferti en kelkaj tagoj arbaran vagadon.

Por havi decan kafopaŭzon, necesos regule prepari bakaĵon aŭ ion similan.

Detala programo[redakti]

La programo estos kutime varia kaj taŭga por familioj kun bona regado de Esperanto. Viaj proponoj estas bonevenaj.

Laŭ la lastjara sperto valorus havi pli da programeroj, aparte taŭgaj por junuloj. Espereble tio ankaŭ malpliigos ankaŭ la krokodiloladon inter la junuloj, se ili aktive partoprenas en la programorganizado. Ni pensas, ke junuloj mem scias plej bone, kio interesas ilin, kaj per iom da instigo povos oferti taŭgajn programerojn. Unu tia oferto estos la manga-desegnado. Ĉu vi volos oferti aldone ion? Bv. skribi al ni!

La aktuala programotabulo ĉe docs.google.com estas publikigata al ĉiuj, kiuj indikis retpoŝtadreson ĉe la aliĝo. Se ni forgesis vin, aŭ se vi volas uzi alian retpoŝtadreson por tio bv. skribi al la REF-organizantoj.

La retpoŝtadreson de la REF-organizantaro vi trovas super la Aliĝilo.

Ideoj aldone al la jam planitaj programeroj[redakti]

Se vi ŝatas oferti ion, sed ne scias kion. Jen kelkaj ideoj, por kiu ankoraŭ ne estas programoferto:

por infanoj[redakti]

programero gvidanto (via nomo)
pentrado
amikecbendoj
aviadilo el papero
ŝtofpentrado (T-ĉemizoj)
origamio Linda Markarian
perlumado
magiaj fotoj Martin Markarian
volanludo cyrille hurstel

de junuloj por junuloj (en Eo)[redakti]

programero gvidanto (via nomo)
prezento de via/ mia plej ŝatata...
-libro
-muzikpeco
kiel fari etajn filmetojn per komputilo
kiel subteksti filmojn (Ekzemplo pri Moresnet) cyrille hurstel
ĥaosludo
intermanĝpreparo (bakado) bénédicte hurstel (sed ne ĉiutage)
piedpilko
volanludo cyrille hurstel
Le Vaisseau en Esperanto
(Sciencaj filmoj pri vento kaj fiziko)
cyrille hurstel

por plenkreskuloj resp. ĉiuj[redakti]

programero gvidanto (via nomo)
zorgado pri gufujo / trinkejo
ludoj
vikingo-ŝako
tabloteniso cyrille hurstel
muzika vespero
internacia vespero Martin Markarian
volanludo cyrille hurstel

Kaj por ĉiuj: Ordiga kaj Puriga Ludo (OPuLo(TM)), ĉar ni, kiel lastfoje, devos helpi en la kuirejo - por ĉiu manĝo necesos tri homoj kaj tiuj kiuj purigas...

klarigo: OPuLo(TM) estas ludo, en kiu simile kiel ĉe altsaltado oni provas spiti kosman leĝon. Kompreneble tio fiaskas. Same kiel ĉe altsaltado oni malŝparas energion por venki graviton, sed fine revenas elĉerpite kaj ŝvite sur antaŭan nivelon aŭ eĉ pli profunde - ĉe OPuLo(TM) oni provas spiti la kosman leĝon de kreskanta entropio. Partopreno en la ludo estas riska kaj pena kaj tute ne amuza. Aliflanke la spektado estas treege amuza. Tial spektantoj ĉe Olimpikaj Ludoj pretas malavare kotizi, por ke la kompatindaj partoprenantoj en la ludoj stimuliĝu per valoraj metalomedaloj. Ni planas simile aranĝi amasan spektadon ĉe OPuLo(TM) kontraŭ modesta pago de bileto. Planoj ne ĉiam plenumiĝas, sed ni estas entuziasme optimismaj.

Loko[redakti]

Pri la regiono[redakti]

Sajdo (Sayda) estas urbeto en la ercmontaro, situanta meze inter la saksaj urboj Dresdeno, Kemnico (Chemnitz) kaj la bohemia urbo Mosto, 20km norde de ĝi troviĝas la urbo Frejbergo (Freiberg). Ercmontaro iam estis riĉa je arĝento, kobalto, urano, stano kaj aliaj elementoj. En la vesperoj post la laboro la ministoj kreis malgrandajn artaĵojn el ligno, kiel la kristnaskaj arkoj (Schwibbogen) kaj mueliloj (Pyramide) kaj multajn figurojn (Rachermannel). La virinoj produktis punton per interplektado de fadenoj (klöppeln). Tiaj artaĵoj plu estas produktataj kaj vendataj mondvaste.

Ercmontaro havas sian propran dialekton, ĝi situas "doa wu de Hasen Hosen und de Hosen Husen hasen". Oni ankoraŭ hodiaŭ salutas sin per la minista saluto Gligaŭf, au pli mallonge Gaŭf - laŭ la germanlingva "Glück auf", kio laŭdire esprimas la esperon, ke iu ercriĉa mino malfermiĝu dum la serĉo sub la tero, sed eble ankaŭ la esperon reveni supren post la danĝera laboro en la profundo. La germana vorto "auf" signifas kaj "malferme" kaj "supren", "Glück" estas "feliĉo".

La urbeto Sajdo (Sayda)[redakti]

Krom regionomuzeo en Sajdo troviĝas glaciaĵvendejo, du bakistoj, bicikloluejo kaj infanludejo - ĉio proksime de la preĝejo. Vi povas piediri de la forstdomo al la urbo laŭ porkinlagetovojo (Sauteichweg) aŭ pastrovojo (Pfarrweg) iom tra arbaro iom tra kampo. La distanco estas proksimume 3 km. Cetere la pastrovojo estas la plej rekta vojo al la urbo Freiberg.

Busoj tra la urbo Sayda[redakti]

  • buso 737 - Deutschneudorf - Deutscheinsiedel - Kurort Seiffen - Neuhausen - Sayda - Freiberg (veturas preter la REF-ejo)
  • buso 738 - Brand-Erbisdorf - Mulda - Sayda -Rechenberg-Bienenmühle - nur lundo ĝis vendredo
  • buso 465 - Olbernhau - Sayda - Rechenberg-Bienenmühle - Frauenstein
  • buso 458 - Olbernhau - Sayda - Dörnthal - Haselbach - nur lundo ĝis vendredo

Celoj en la regiono[redakti]

En la regiono troviĝas pluraj vizitindaĵoj, el kiuj kelkaj tie ĉi estu menciitaj. Ni invitas vin konatiĝi kun kelkaj laŭ viaj personaj preferoj dum REF.

Banejoj[redakti]

Troviĝas unu banlago (vojo) en distanco de 15 km ĉe la urbo Großhartmannsdorf. Dua ebleco estas subĉiela amuzbanejo (vojo) kun akvoglitejo en Neuhausen je distanco de 9 km.

La urbeto Neuhausen (Nojhaŭsen)[redakti]

La urbeto aranĝiĝas ĉirkaŭ la kastelo Purschenstein (Purŝenŝtajn), kiu servas precipe kiel hotelo. Sed oni povas libere promeni inter la konstruaĵoj kaj en la parko. Proksime vi trovas du muzeojn (sur la mapo): unu pri vitroproduktado (Glashüttenmuseum) kaj alia pri nukskreviguloj (Nußknackermuseum).

Tre vizitinda estas ankaŭ la vendejo de lignaj ludiloj de profesoro Kaden. Oni rajtas elprovi tie la plurajn rulvojojn eĉ se oni ne aĉetas ĉiujn. Se restas libera tempo vi povas moligi vian haŭton en la naĝejo - vidu supre ĉe Banejoj.

Ni planas organizi ekskursotagon al Neuhausen dum REF.

La urbo Seiffen (Sajfen)[redakti]

La urbo Seiffen (urbomapo) tre spertas pri la zorgado de turistobloj. Tre vizitindaj estas inter aliaj:

  • La subĉiela muzeo, kiu estas aranĝita kiel historia vilaĝo, kies domoj estas malfermitaj al la sciemuloj. En unu el ili oni tornas lignajn ringojn, kiuj aperigas bestojn kaj aliajn figurojn, kiam oni tranĉas ilin tortece
  • La ludilomuzeo kun ludiloj el diversaj tempoj
  • La vidmetiejon, kie oni povas rigardi la produktadon de lignaj artaĵoj
  • La tobogano - longa glitvojo kiun oni subeniras per ĉaretoj
  • Instrupado pri minado
  • Multaj vendejoj de ercmontaraj lignaj artaĵoj

Vilaĝoj Rauschenbach (Raŭŝenbaĥ) kaj Cämmerswalde (Kemersvalde)[redakti]

Apud tiuj vilaĝoj troviĝas la barlago Rauschenbach kaj muzeo de rusaj aviadiloj IL14 (enirebla) kaj MIG21 (sur la mapo).
Apude estas gastejo kaj ludejo.

La vilaĝo Dorfchemnitz (Dorfkemnic)[redakti]

En la vilaĝo troviĝas historia forĝejo kun martelegoj pelataj per la forto de la akvo.

La vilaĝo Blockhausen (Blokhaŭsen)[redakti]

Proksime de la urbo Mulda, iom norde de Dorfkemnic situas vilaĝo Blokhaŭsen (vojo). Pentekoste ĉiujare okazas tie ĉensegilo-ĉizado-konkurso, tra kies rezultojn oni povas promeni en la arbaro.

Aĉeteblecoj[redakti]

Magazenegoj[redakti]

  • en Sayda: Edeka, Dresdner Str. 81, lun-mer: 8-18, ĵaŭ-ven: 8-19, sab: 8-12
  • en Olbernhau: ReWe, Obermühle, lun-sab: 7-22
  • en Olbernhau: Aldi, Dörfelstr. 3, lun-sab: 8-20
  • en Olbernhau: Edeka, Freiberger Str. 99-101, lun-ven: 7-20, sab: 7-18
  • en Neuhausen: Edeka, Olbernhauer Str. 22, lun-ven: 7-20, sab: 7-18
  • en Brand-Erbisdorf: Aldi, Großhartmannsdorfer Str. 9a, lun-sab: 8-20
  • en Brand-Erbisdorf: ReWe, Seilergasse 8, lun-sab: 7-22

Vendejoj en Sayda[redakti]

  • bakisto Melzer, Dresdner Str. 49, tel. 037365 / 1320
  • bakisto Spiegelhauer, Dresdner Str. 67
  • viandisto, Dresdner Str. 41
  • floristo, Dresdner Str. 68
  • bicikloluejo/sportvendejo, Richter Sport, Pfarrgasse 14
  • apoteko, Dresdner Str. 5
  • glaciaĵejo
  • banko: Sparkasse, Dresdner Straße 3
  • banko: Volksbank, Schulgasse 2

Alveturo[redakti]

Alventempo: oficiale ni povos eniri la domon post 14a horo en dimanĉo.

Per publika transporto[redakti]

Vi povas veturi per trajno tra Hof, ChemnitzDresden ĝis la urbo Freiberg (oficiala nomo de la stacio: Freiberg(Sachs)), 30km norde de Sayda. De Freiberg vi povas daŭrigi per buslinio 737 al la bushaltejo Teichstadt, Sayda. Tiu buso veturas proksimume 5-foje tage, resp. 2-foje en dimanĉoj kaj ferioj. La veturo daŭras 50min.

Alternative vi povas ankaŭ veturi per la Frejberga Muldovaltrajno, kiu veturas laŭ la rivero Frejberga Muldo (Freiberger Mulde) inter Freiberg kaj Holzhau. Vi povas forlasi la trajnon ekz. en Mulda kaj pluveturi per buso 738 (sed ne semajnfine!) al Teichstadt, Sayda aŭ en Bienenmühle kaj de tie per buso 465, vd. malsupre:

Jen la bushoraro de buso 737 ĉe VMS. Je la alventago, dimanĉe, 29a de Julio vi povas uzi unu el la sekvaj tri eblecoj:

  • 12:57 per buso 737 de Freiberg stacidomo, alveno je 13:39 ĉe Sayda Teichstadt
  • 14:40 per trajno FEG de Freiberg stacidomo, relo 3 ĝis Bienenmühle, alveno 15:13,
    • de tie 15:28 per buso 465 ĝis Sayda Markt, alveno 15:56,
    • de tie 16:29 per buso 737 ĝis Sayda Teichstadt, alveno 16:31
  • 18:17 per buso 737 de Freiberg stacidomo, alveno 18:59 ĉe Sayda Teichstadt

Per aŭto[redakti]

Venante el norda direkto, proksime de la triangulo Nossen vi deveturu de la rapidstarto A4 ĉe la deveturejo Siebenlehn sur la strato B101 unue tra Freiberg kaj poste plu en la direkto Annaberg-Buchholz (sed ne ĝis tie). Post Freiberg vi traveturos Brand-Erbisdorf kaj Großhartmannsdorf. Post tiu vi turniĝu maldekstren kaj veturu aŭ tra Mittelsaida aŭ tra Obersaida - ambaŭ vojoj eblas laŭ vojmontriloj al Sayda. Post Pilsdorf, antaŭ kiam vi veturos supren renkonte al la strato B171 vi turniĝas akre maldekstren sur mallarĝa asfaltita vojo al la forstodomo - maldekstre estas du domoj kaj dekstre bushaltejo. (Kiam vi enveturas Sayda vi veturis 2km tro kaj reiru :-)

Venante el nordorienta direkto, proksime de Dresden vi devuturu de la rapidstrato A17 ĉe la deveturejo Dresden Südvorstadt, sur strato B170 tra Dippoldiswalde. En la urbo Frauenstein vi ŝanĝos al strato B171 veturante tra Rechenberg-Bienenmühle kaj Sayda. Post Sayda deveturante la deklivon ĉe triangule aranĝita stratkuniĝo, vi turniĝos dekstren al direkto Großhartmanssdorf, Freiberg kaj tuj poste denove dekstren la strateton al la forstodomo.

Venante el sudorienta direkto, traveturinte la bohemiajn urbojn Most kaj Litvinov vi transveturas la limon ĉe Deutscheinsiedel, kaj plu al la urboj Neuhausen kaj Sayda. Post Sayda same kiel ĉe la supra priskribo vi dufoje turniĝu dekstren.

El sudokcidenta direkto (Hof, Plauen) vi deveturu de la rapidstrato A72 ĉe la deveturejo 15, direkto Neefestraße/B173, ĉirkauveturos la urbon Chemnitz sur la suda ringo (Südring), kaj poste sekvos la vojmontrilojn al Augustusburg kaj Eppendorf. Plu tra Großwaltersdorf kaj Mittelsaida vi atingos la vilaĝon Pilsdorf kaj sekvos la lastajn metrojn de la priskribo "el norda direkto".

Fine el la direkto Karlovy Vary vi restas ĉiam proksime de la landlimo ĝis Flöha. De tie vi atingos tra Niederseiffenbach la urbon Sayda.
Post Sayda same kiel ĉe la priskribo "el nordorienta direkto" vi dufoje turniĝu dekstren.

Estas pli da eblecoj atingi la REF-ejon depende de tio, kiujn urbojn vi survoje planas viziti. Uzu viajn navigilojn aŭ mapojn laŭplaĉe por konatiĝi kun la bela regiono :-)

Per biciklo[redakti]

Venante el norda direkto vi povas veturi per la trajno ĝis Freiberg kaj veturi de tie per biciklo - daŭras proksimume 1,5h. De Freiberg vi povas plu veturi ankaŭ per la Frejberga Muldovaltrajno (vd. supre), por pli mallongigi la biciklan distancon ĝis Sayda.

Lars ankaŭ jam veturis per biciklo el la urbo Hof ene de 11h tra la tuta ercmontaro. Kiel sperta biciklisto li certe donos pli da konsiloj....

Atentu, ke temas pri montara regiono, kie okazas deklivoj de 10% aŭ eĉ 20%.

Kotizoj[redakti]

Kotizoj por la daŭro de 12 noktoj kun manĝoj

kategorio plenkreskulo infano³
grupodomo 290€ 170€
aparta loĝejo* 320€ 190€
propra tendo² 200€ 130€

Aliĝo validos post antaŭpago de po 50€ por ĉiu persono.

(*) por la loĝejoj validas apartaj kondiĉoj:

  • en malgranda loĝejo (37m²) enloĝu almenaŭ du plenkreskuloj kaj unu infano, pagantaj pli altajn kotizojn laŭ la tabelo
  • en granda loĝejo (55m²) enloĝu almenaŭ du plenkreskuloj kaj du infanoj, pagantaj pli altajn kotizojn laŭ la tabelo
  • plia enloĝanto pagas nur la kotizon de tendumado
  • necesas antaŭmendi la loĝejon plej malfrue ĝis kristnasko

(2) loĝado en propra tendo estas ebla nur, se la grupodomo estas sufiĉe plena (kio estas la okazo laŭ ĝisnunaj aliĝoj)

(3) infanoj de 2 ĝis 15 jaroj; junuloj de 16 ĝis 18-jaraj pagas kotizon de plenkreskulo minus 40€ da rabato.

(4) rabatoj por partatempa partoprenado: plenkreskuloj kaj junuloj ek de 16-jaraj: 10€ po nokto, infanoj 8€ po nokto.

Aliĝo[redakti]

Aliĝu sur la aliĝo-paĝo.