REF 2013

El familioj

La 35-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) en 2013 okazos en Grezijono [Grésillon] (Francio)

Ĉi tiu paĝo estas ĝisdatigita je la 30a de junio 2013.

Se vi volas esti regule informata pri la organizado de la venonta REF, aliĝu al la grupo REFanoj ĉe Yahoo.

La propono pri Greziljono estis akceptita dum solena kunveno en Sayda sen solena protokolo.

Por memore, jen la tempoj kaj eventoj:

Semajno 1[redakti]

Dum tiu ĉi semajno okazos:

"Alternativa MOJOSejo, semajno pri alternativaj temoj kaj por junuloj kun Ŝtonĉjo".
Prezoj de tiu ĉi semajno estos similaj al tiuj de la 3a semajno.

  • aŭ halti survoje en Alzaco, en Obernai (Pli da detaloj) ĉe familio Hurstel

Programo[redakti]

Posttagmeze: Vizito de Strasburgo.

Semajno 2[redakti]

REF okazos inter la 27a de julio kaj la 3a de aŭgusto en la kastelo de Grésillon.

Partoprenantoj: Familioj aŭ nur parto de la familio

  • H u r s t e l (5)
  • D i e s t e l (5)
  • S ö z ü e r (4)
  • R a d o v a n o v i ć (4)
  • A c s á d i (3)
  • D i j k s t r a (5)
  • K r a m e r (4)
  • M a r k a r i a n (3)
  • P o c h a n k e (4)
  • T h o m s o n (3)
  • C o n d e R e y (2)
  • G r i m l e y E v a n s (4)
  • R o u g e t (3)
  • W e e m e y e r (3)
  • R u m r i c h (1)
  • B e r t h o u m e y r o u x (1)
  • S c h u m a n n (4)
  • B é l i s l e (4)
  • L o i s s e (4)
  • D e m e y e r e (2)
  • E r t l (5)
  • D e K e y z e r (2)
  • G o d i v i e r (3)
  • N o r d f a l k (3)
  • L u n d (1)

Semajno 3[redakti]

De la 4a ĝis la 10a de aŭgusto. Festa Semajno por infanoj kaj familioj, post-REFen Grésillon.

La kastelo organizas sian programon
kaj pro tio, tiu semajno estas malfermita al ĉiuj esperantistoj.

Bonvolu pripensi:

  • Ĉar multaj el ni deziras veni por pli longa tempo ol nur unu semajno kaj deziras duan semajnon kun la infanoj en Esperantio,
  • ĉar kelkaj deziras iri al la UK, tiel ili povos iri,
  • ĉar estas pli facile krei unue la etoson inter la infanoj kaj nur poste malfermi la medion al aliaj personoj,
  • kaj ĉar Grezijono planas ion interesan por la tria semajno,

ni konsilas al vi veni al REF kaj ankaŭ ĉeesti inter la 3a de augusto ĝis la 10a de aŭgusto (semajno 3). Dum tiu ĉi semajno, vi estos invititaj partopreni kaj eĉ proponi ion por la programo, ĉefe por viaj infanoj.

Detaloj pri la semajno de REF (semajno 2)[redakti]

FREŜA INFORMO: Atentu, ne plu liberas lokoj dum tiu REF. Ni konsilas ke vi konsideros veni dum la semajno 3a.

Prezoj por la semajno de REF[redakti]

  • Plenkreskulo (Ekde 16 jaroj) en la kastelo: 170 eŭroj
  • Plenkreskulo (Ekde 16 jaroj) en la tendejo: 135 eŭroj
  • Infano (2-15 jaroj) en la Kastelo: 114 eŭroj
  • Infano (2-15 jaroj) en la tendejo: 86 eŭroj

Organizantoj[redakti]

Ĉeforganizanto estos Cyrille Hurstel.

Bert Schumann kaj Jannick Huet respondecas pri la kastelo.

Aliĝilo[redakti]

Aliĝu PER TIU LIGILO - ĝi kondukos vin al plena aliĝilo por la detaloj, kies adreso vi ricevas per retmesaĝo.

Detaloj pri la REFejo[redakti]

  • LOKO: E-kastelo Greziljono ĉe urbo Baugé, je 250 km sudokcidente de Parizo. Aŭtomobile 20 ĝis 50 km ĝis iu el 3 ekpresvojoj E60, E501, E502. Flughaveno Angers-Loire je 20km. Eurolines-buso ĝis Tours aŭ Angers. TGV-trajnoj ĝis urboj Le Mans, Angers aŭ Saumur kaj poste per malofta buso aŭ taksi-buseto. Legu pri alveno. Vetero estas la plej milda de Francujo, tial ĉiuj reĝoj havis sian kastelon ĉe rivero Loire, somere meze 19°C (14-24°C). Pejzaĝo kampa-arbaro-rivero, ne tute plata, ideala por bicikloj.
  • EJO nur por ni: Kastelo el 1882 kun kromdomoj en 18-hektara parko kun arbaro, herbejo, lageto. En la konstruaĵoj estas nun 55 litoj en 24 ĉambroj 1-5-litaj. Lavkuvo kaj bideo en ĉambro, necesejoj kaj duŝoj en la etaĝoj. Granda herbejo por dormaŭtoj kaj tendoj (sen elektro. Vidu ĉambrojn, konstruaĵojn, herbejon.
  • ĈIRKAŬO: En nia tereno estas tabloteniso, flugpilkejo kaj futbalo sur herbo. eblas promeni-migri 1 horon. En urbo je 2 km estas vendejoj, magazenego, ludejo, naĝejo (Tute nova). Per aŭto eblas viziti amuzparkon, naĝlagojn, arbogrimpejon, riverboati, ekskursi al kasteloj, trogloditejoj, vinkeloj. Listo de vidindaĵoj kaj turismejoj.
  • MANĜOJ: Sunjo kaj Ronan, la nunaj kastelaj kuiristoj, laboros kontraŭ pago, kuiras viande kaj veg[etal]ane. Ili bezonos helpon por prepari la tablojn, poste ordigi kaj lavi telerojn en maŝino kiel lastaj jaroj en Germanio kaj Svedio.

Detaloj pri la semajno 3 (inter la 3a de aŭgusto ĝis la 10a)[redakti]

Pri kostoj de tiu semajno, vi rilatu rekte kun la kastelo.

Tamen, jen ekzemploj pri la prezoj por duinfana familio:

700 eŭroj 2 plenkreskuloj kaj 2 infanoj
sub tendo
875 eŭroj 2 plenkreskuloj kaj 2 infanoj
en litĉambro kun 4 aŭ 5 personoj
1077 eŭroj 2 plenkreskuloj kaj 2 infanoj
en litĉambro kun 2 personoj

Notoj pri/post REF 2012[redakti]

Plendoj[redakti]

  • kafpauzo tro frue post tagmanĝo => manĝi pli frue
  • knabina ĉambro havu 12 litojn
  • sonsistemo por montri filmojn pli bona
  • ludĉambro kaj piĵama rakonto okazu en malgranda ĉambro
  • pordoj knaris (knabina ĉambro) (La knaranta pordo de la knabina ĉambro)
  • kundiboĉu mallaute

Laudoj[redakti]

  • oni povis trinki kaj manĝi (teumi) konstante
  • junaj infanoj ŝatis sablon
  • sufiĉe da spaco por pilkumado
  • trinkejo kun biero (ĉu ni portu al Grezijono?)

Konsiloj[redakti]

  • kunporti saltotabulon (lui au aĉeti)
  • fari laborgrupon por konstrui golejojn por piedpilko
  • fari lignofajron
  • devas esti bona loko por junaj infanoj por KUNludi, tiel ili parolas Esperanton. Ni organizu tion.
  • longa filmo dufoje por 2 semajnoj (iu spektu ilin antaue) sed ne pli
  • pasvorto por la sendrata aliro al interreto por nur plenkreskuloj
  • defini kie oni uzas komputilojn (Komputila ĉambro) kaj kiam por ke la infanojn ne perdu sian tempon malantau ekrano
  • tondi la herbon antau ol REF por ke oni povos piedpilkumi
  • peti mapon de la kastelo por bone organizi kaj plani la aferon

Ideoj por programo[redakti]

  • triktraka kurso kaj turniro
  • mankis naĝado – esplori naĝejojn
  • bicikli ien
  • baniĝi en ponts de cé

Ideoj por venonta jaro[redakti]

  • lui buson
  • aboni al naĝejo
  • lui biciklojn
  • aĉeti au lui spililon por biero
  • sociaj ludoj pretigotaj: tabuo, bla bla, dixit, identique, activity

Por memori, ekskursoj jam faritaj dum pasintaj REFoj[redakti]

  • Bestoĝardeno en Douai
  • Kastelo Plessis-Macé
  • Boatoj sur la rivero Luaro
  • Muelejo de Sarré
  • Vilaĝo troglodita

Programo (agoj deciditaj en Sayda por plibonigi la etoson)[redakti]

Ĉiutage[redakti]

  • difini respondeculon pri kantado (Ne ĉiutage la samaj)
  • difini respondeculon pri varbo al kantado (Trairi la Refejon kaj afable peli homojn al la kantado. Gravas dum la unuaj tagoj).
  • difini respondeculon pri muziinstrumentoj por la kantado
  • Ago: Plani tion en la programo. Disdividi la programon en tri kolonoj:
    • junaj infanoj (prepari komunan lokon por ludi en la sablo),
    • junuloj (meti sufiĉe da programeroj),
    • plenkreskuloj (Ne meti tro da programeroj).
  • Klare montri kiam oni esperas ke ĉiu estu ĉe la sama loko.

Specifaj[redakti]

  • Ago: difini respondeculon pri fantoma ludo
  • Komuniki kun homoj dum la jaro almenau dufoje por ke la programo konstruiĝu komune kun sufiĉe da respondeculoj

Jam difinita programo interkonsentita en Sayda[redakti]

Unua tago[redakti]
  • Mateno: Komuna kantado kaj prezento de la ĉeestantoj
  • Manlaboro: Konstrui nomŝildojn
  • Posttagmeze: ĉiu iru al naĝejo (por ke ni estu kunaj) kaj grupiĝu tie dank'al manĝeto de kukoj (ne sidu disaj sur la herbejo)
  • Vespere: Piĵama rakonto por la plej junaj en aparta ĉambro (kie ne eblas ĝeni ilin) kie kuŝos la ludiloj por la plej junaj.
Dua tago[redakti]
  • Mateno:
    • Komuna kantado
    • Sociaj ludoj (instigo al parolo)
    • Prezento de la fantoma ludo
    • Prezento de la turiniroj (triktrako, ŝako, tabloteniso, volanludo) kun allogaj premioj (:-)

(La ideo estas arigi homojn en kelkajn lokojn por ke ili komune faru ion kaj ne krokodilu)

  • Posttagmeze:

plenigota

  • Vespere:
    • Piĵama rakonto por la plej junaj en aparta ĉambro (kie ne eblas ĝeni ilin) kie kuŝos la ludiloj por la plej junaj.
Tria tago[redakti]

Komuna kantado (almenau 3 sinsekvaj tagoj por ĉiu alkutimiĝu)

Ekskurso (eventuale kvaran tagon)

Kvara tago[redakti]

Komuna kantado

plenigota

  • Vespere: Piĵama rakonto por la plej junaj en aparta ĉambro (kie ne eblas ĝeni ilin) kie kuŝos la ludiloj por la plej junaj.

daurigota