REF 2014

El familioj
(Alidirektita el REF 2014 Svedio)

La 36-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Svedio)

Ĝeneralaj informoj[redakti]

  • Datoj: De vendredo la 1a de aŭgusto ĝis dimanĉo, la 10a de aŭgusto

(Sed tiuj kiuj volas povas veni pli frue kaj resti pli longe, kontraŭ sama tagnokta loĝoprezo, sed kun memzorgado pri manĝo, kun senpaga uzo de la doma kuirejo.)

  • Loko: Esperanto-Domo en Leŝeforso, Svedio - Pliaj informoj ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Lesjöfors.
  • Ĉefaj temoj: Naturumado kaj kompreneble ludado :-)
  • Grave: La aranĝo estas por familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Do, la infanoj havu almenaŭ bonan pasivan konon de la lingvo kaj krome havu la emon provi uzi la lingvon aktive kun aliaj partoprenantoj de la aranĝo. Sen tiu ĉi limigo estus risko ke iĝus multe da krokodilado kaj tiuokaze la aranĝo iom perdus sian animon.
  • Jen vi povas aliĝi al REF 2014.

Kotizoj[redakti]

Stipendioj[redakti]

Ĉar ni ĉi-jare bedaŭrinde ne ricevis subvencion de ekstera fondaĵo por REF, haveblas malpli da stipendioj ol pasintfoje. Tamen, se la ĉefa kialo de via ne-partopreno estus financa, kaj se vi povus mem pagi por la vojaĝo la REF sed eble ne por (ĉiuj) manĝoj kaj loĝado, ne hezitu kontakti la organizantojn!

Loĝprezoj[redakti]

  • Por infanoj ĝis 8-jaraj: Nenio
  • Por infanoj ĝis 15-jaraj: 50 SEK (ĉ. 5,7 EUR) por nokto
  • Por plenkreskuloj: 175 SEK (ĉ. 20 EUR) por nokto
  • (Tendumado eblas en propra tendo, tagnokta kosto por tuta familio: 50 SEK aŭ 6 EUR)
  • Eblos lui litaĵojn kontraŭ 75 SEK (ĉ. 8,5 EUR) por ĉiu lito. Do, se vi ne volas tiun aldonan koston, kunportu proprajn litaĵojn aŭ dormosakojn.
  • Samaj prezoj por ĉiuj sendepende de loĝlando. Sed se vi loĝas en "ne-pagipova lando" aŭ ĝenerale ne havas multe da mono, vi povas ricevi rabaton.

Manĝoprezoj[redakti]

  • Por infanoj ĝis 8-jaraj: 50 SEK (ĉ. 6,7 EUR) por tago
  • Por infanoj ĝis 15-jaraj: 80 SEK (ĉ. 9 EUR) por tago
  • Por plenkreskuloj: 120 SEK (ĉ. 14 EUR) por tago

Familia Kotizo[redakti]

20 EUR por unu familio

(Tiu mono estos uzata por povi doni rabaton al familioj kiuj bezonas tion kaj eventuale ankaŭ por luo de kanuoj aŭ simile.)

Neniu antaŭpago

Pagmanieroj[redakti]

Eblos ĉion pagi surloke. Eblas ankaŭ sendi monon antaŭ REF al:

Poŝtĝiro-plusĝiro 98 90 65-8 aŭ banko-konto 9960 260989 0658
IBAN: SE37 9500 0099 6026 0989 0658
BIC-kod (SWIFT-adr) NDEASESS
Konto-posedanto: "Esperanto-Gården i Lesjöfors"

Kiel alveni[redakti]

Se vi vojaĝos per trajno aŭ buso, vi iru al la urbo Filipstad kaj de tie prenu lokan buson (*).

  • De Stokholmo al Filipstad:
    • Per trajno al Karlstad kaj poste buso al Filipstad. La vojaĝo daŭras inter 5 kaj 6 horojn. Por detaloj vidu [1]].
    • Per buso de SWEBUS. Por detaloj, vidu [[2]].
  • De Gotenburgo al Filipstad:
    • Per SWEBUS: Buso numero 800 rekte al Filipstad, sed malklaras ĉu ĝi veturos ankaŭ somere 2014
  • De Malmö al Filipstad:
    • Per trajno kaj buso.
    • Per SWEBUS tra Gotenburgo.

(*) La loka buso inter Filipstad kaj Lesjöfors daŭras ĉ. 30-40 minutojn. Eliru ĉe "Skolan" (la lernejo) en Lesjöfors aŭ demandu al la ŝoforo pri "Esperanto-Gården" kiu situas iom antaŭ la lernejo. La tempotabulo haveblas ĉi tie. Alternativo al la buso estas taksio, aŭ veturighelpo de iu el kunaŭtaj REF-partoprenantoj.

Se vi vojaĝos per aŭto, uzu bonan vojomapon :-). En la eta urbeto Lesjöfors estas ŝildoj kiel trovi la junulargastejon "Esperanto-Gården". Eblas senpage parki aŭton tuj apud la Eo-domo.

Se plaĉas al vi veni per biciklo, konsideru aliĝi al la BEMI-karavano. La startlokon ni elektos laŭ la deziroj kaj bezonoj de la kunbiciklantoj. Detalajn informojn povas doni Lars Sözüer: lars.duisburg(heliko)gmx.de

Se ekestus iu problemo dum la vojaĝo en Svedio, vi povus telefoni al Sonja: +46 70 49 53 683

Lokaj vendejoj kaj banko[redakti]

Tuj apud la Esperanto-domo ekzistas vendejo kun manĝaĵoj. 1 kilometron for de la Esperanto-domo ekzistas alia manĝaĵvendejo, picejo kaj banko.

Iom pri la ejo kaj la regiono[redakti]

La Esperanto-domo situas en tre naturbela regiono, perfekta por trankvila familia ferio. En tuja proksimeco (ene de 5 min promendistance) estas pluraj diversaj eksterdomaj sportejoj, ludejoj por etaj infanoj kaj laŭbezone (okaze de tre malbona vetero) ni eble ankaŭ povus lui same proksiman endoman sportejon.

La domo mem ofertas eblojn por diversaj aktivaĵoj:

  • Ĝardenon por ekz. kadrorostado kaj diversaj ludoj
  • Grandan kuirejon por komuna bakado
  • Komunan manĝejon kun piano por muzikado kaj tabloludoj.
  • Plurajn ejojn kun sofoj, seĝoj, tabloj, kaj simpla kurekipaĵo por grupaj projektoj

La paĝaro: http://esperantosverige.se/en-esperanto

Kelkaj fotoj: http://www.algonet.se/~egarden/EG-bilder.htm

Ekskursoideoj[redakti]

  • Naĝlokoj ĉe la proksimaj lagoj
  • Arbarumado kaj migrado, i.a. http://www.trollstigen.eu/ kaj kolektado de mirteloj, framboj, fragetoj kaj eble fungoj
  • Eventuale lueblaj kanuoj kaj drezinoj

Ideoj pri enaj aktivaĵoj[redakti]

  • Pentrado, kudrado k.t.p. de simplaj blankaj T-ĉemizoj (eventuale por maskerado) - bezonatas ĉemizoj, pentriloj, farboj, skribiloj
  • Ornamado kaj kreado de vizaĝmaskoj (eventuale por maskerado) - bezonatas papermaskoj, elasta bendo, gluo, teksaĵ- kaj paperpecoj, krajonoj, tondiloj...
  • Kreado de brakoletoj, ĉirkaŭkoletoj k.s. - bezonatas fadeno/drato, perloj, ornamaĵoj/pendaĵoj, kudriloj, tondiloj
  • Kreado de figuroj kaj skulptaĵoj el terpommaso - bezonatas terpommasopecetoj, malsektuketoj, plasttranĉiloj a.s.
  • Kreado de figuroj kaj skulptaĵoj el naturmaterialoj (ŝtonoj, pinkonusoj, lignopecoj k.s.) - bezonatas gluo, krajonoj/farbo kaj naturmaterialoj
  • Kreado de pupoj por pupteatro, kaj preparado de pupteatraĵoj - bezonatas teksaĵpecetoj, kapoplenigaĵo, fadenoj a.s. por hararo, kudriloj, tondiloj, bastonoj, krajonoj, butonoj
  • Konstruado per kartonkestoj - kartonkestoj, tondiloj, gluo, glubendo
  • Turniro de Triktrako - bezonatas kelkaj triktrakludoj

Familioj kiuj planas veni[redakti]

Vi tre helpos al la organizado donante la detalojn pri via partopreno per la aliĝilo. Aldone vi povas enmeti viajn nomojn malsupre ĉi por instigi viajn geamikojn ankaŭ veni al REF. Se vi havas demandojn sendu mesaĝon al sonja(heliko)ikso.net.

  • Fam Petrović Lundberg (Dag Mio 6 - Iva 9 - Sonja - Hokan) de Svedio. Ni planas ĉeesti ĉiujn 10 tagojn. (Hokan malfruos tagon aŭ du pro alia Eo-aranĝo.)
  • Familio Brücker/Sözüer (Melanie 14 - Alina 16 - Christine - Lars). Partoprenos plentempe, tendumos, venos per BEMI-karavano. (Ni nuligas nian aliĝon.)
  • Familio Schlesinger/Diestel (Miro 9 - Emilia 13 - Stella 15 - Connie - Wolfram). Partoprenos ĝis 9a de Aŭgusto, ni venos per propra aŭto.
  • Familio Hurstel (Jenny 8 - Mary 12 - Amy 15 - Cyrille - Bénédicte). Ni planas ĉeesti ĉiujn 10 tagojn. Ni venos per luita aŭto.
  • Familio Radovanović-Filipčić (Zrinka 9 - Vedran 13 - Daša - Vanja). Tuttempa partopreno.
  • Familio Rawlinson (Dominic - 11, Bianca - 14, Antony). Tuttempa partopreno. Ni flugos al Gotenburgo en 1 aŭgusto (matene), kaj pluvenos per publika transporto.
  • Familio Weemeyer (Anton - 2, Carolin, Robert). Plentempa partopreno. Ni venos per publika transporto.
  • Familio Nordfalk (Thor - 8, Aske - 10, Jacob). Verŝajne de la komenco ĝis la 8a. Ni venos de Kopenhago. (Se iuj bezonas tranokti en Kopenhago survoje al aŭ de REF vi povos tranokti ĉe ni: http://goo.gl/QUGrRP)
  • Familio Witteveen (Tom - 3, Mark 9, Iliana, Joost). Ni alvenos la unuan de aŭgusto kaj forveturos la 8an. Ni venos per propra aŭto, sen libera loko (aŭ unu malgranda loko...)
  • Familio Ritamäki-Sjöstrand (Anna, 46-jara, Sigrid Sjöstrand, 5-jara)
  • [Bv enmeti viajn nomojn kaj informon pri ĉeestotempo]

Ideoj pri aktivaĵoj kaj organizado[redakti]

Se vi ŝatus helpi pri io aparta aŭ ion organizi, estus tre bone. Ju pli da helpantoj des pli bona aranĝo. Eblas ankaŭ enmeti aktivaĵideojn eĉ se vi mem eble ne volus respondeci pri ĝi.

  • Sonja (sonja(heliko)ikso.net): kontakto kun la E-domo kaj iom da kunordigado
  • Hokan (hokan(heliko)ikso.net): ia REF-lernejo en kiu ni povus trairi la alfabeton, bazan gramatikon de Eo, vortfaradon k.s. (se iuj infanoj volus tion)
  • ?: kompilado, elprintado kaj disdonado de kantaro
  • ?: posttagmeza bakado (kun helpo de aliaj)
  • Vanja: kartonumado
  • ?: vespera fabellegado/rakontado
  • Cyrille (cyrille(punkto)hurstel(heliko)free(punkto)fr): kunordigo de sportoaktivaĵoj
  • ?: film/muzikelsendofardo kun junuloj
  • ?: muzikkoncerto kunordigado
  • [Nomo]: [Volonte enmetu ideojn pri aktivaĵoj k.s.]

NB: Ĉiuj partoprenantoj devos iom helpi en la kuirejo kaj pri purigado. Nu, la ofte tre helpemaj etuloj, kiuj kutime ĉefe malhelpas, ne nepre devas helpi ;-).

Kunportindaj aferoj[redakti]

Bonege se ĉiuj povus kunporti laŭeble:

  • tondilojn, skribilojn, gluon, paperaĵojn
  • diversajn ludilojn
  • diversajn ludojn
  • naĝkostumojn
  • viŝtukojn / bantukojn
  • litotukojn (ankaŭ eblos lui de la Eo-domo)
  • receptojn
  • muzikilojn
  • sportilojn
  • pentreblajn vestaĵojn (unukolorajn ĉemizojn, ĉapojn a.s.)
  • kuloforpelilojn
  • memorbastonoj (USB kun sufiĉe granda memorkapablo) - utila por interŝanĝi fotojn kaj eviti neceson kopii DVD-ojn

Ĉiutaga ritmo (propono)[redakti]

Jen iom simpligita skemo. Ni povus surloke trovi taŭgan ritmon, iom ŝovi la tempojn, enmeti pliajn detalojn ks.

  • 8:00 - 9:00 Matenmanĝo (Ni mem aranĝos laŭ iu skemo)
  • 9:00 - 9:30 Komuna kantado
  • 10:00 - 11:00 "Somera lernejo" (Povus esti en diversaj niveloj kaj ankau pri sporto kiel volanludo, teniso, tabloteniso kaj korbopilko por lerni la fundamentojn)
  • Manlaboroj
  • Libera ludado
  • 12:00 - 13:00 Lunĉo (Ella&Eddie kun helpo de iuj el ni)
  • 13:00 - 17:00
    • Banumado en proksima lago (10 minuta promeno aŭ veturo per aŭto)
    • Migrado en apuda naturo
    • Kunportas frukton, keksojn ks
  • 18:00 - 19:00 Vespermanĝo (Ella&Eddie kun helpo de iuj el ni)
  • 19:00 (Vespera programo)
    • Muziko ekzercado
    • Eble teatro kelkfoje
    • Eble iuj konkuroj
    • Laŭtlegado
    • Kelkfoje vespera kuko

Antaŭ kaj post REF[redakti]

Se ekzistas intereso, eblus kunordigi kelketfamilian kunestadon en ekzemple Stokholmo antaŭ aŭ post REF. Skribu al la REF-listo se vi interesiĝas.