REF 2015

El familioj
(Alidirektita el REF 2015 Hungario)

La 37-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Hungario)

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 37-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 15-a ĝis la 26-a de julio en Hungario.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

  • Datoj: De merkredo la 15-a de julio ĝis dimanĉo, la 26-a de julio.
  • Loko: Sovaĝromantika Ferioparko (Vadregény Panzió), HU-2500 Esztergom-Búbánatvölgy, Őrtorony u. 9. - Pliaj informoj ĉe http://www.vadregeny.hu/
  • Grave: La aranĝo estas por familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Do, la infanoj havu almenaŭ bonan pasivan konon de la lingvo kaj krome havu la emon provi uzi la lingvon aktive kun aliaj partoprenantoj de la aranĝo. Sen tiu ĉi limigo estus risko ke iĝus multe da krokodilado kaj tiuokaze la aranĝo iom perdus sian animon.
  • Aliĝilo: Jen vi povas aliĝi al REF 2015.
  • Forumo: Aliĝu ankaŭ al la retpoŝta forumo REFanoj por ricevi informleterojn, ekscii pri kunvetureblecoj ktp. Se vi ne jam membras sendu malplenan mesaĝon al refanoj-subscribe@yahoogroups.com.FORIGU (sen .FORIGU - estas SPAM-protektilo :-)

Kotizoj[redakti]

Loĝprezoj kun matenmanĝo (pro teknikaj kialoj ne disponeblas sen matenmanĝa kategorio)[redakti]

  • En hoteletoĉambro (2,3 aŭ 4 litoj kun duŝejo kaj necesejo):
    • por plenkreskuloj: 18 EUR po nokto
    • por infanoj ĝis 12-jaraj: 9 EUR po nokto
  • En ligna domo (4, 8 aŭ 16 litoj kun duŝejo, necesejo kaj kuirejeto)
    • 10 EUR/nokto/persono
  • En ligna domo (2-10 litoj kun komuna duŝejo en aparta konstruaĵo)
    • 9 EUR/nokto/persono
  • Tendumado eblas en propra tendo:
    • 9 EUR/nokto/persono

En ĉiuj kategorioj la loĝado por la infanoj sub 3 jaroj estas senpaga.

Samaj prezoj por ĉiuj sendepende de loĝlando.

Manĝoprezoj[redakti]

  • Por infanoj ĝis 3-jaraj: senpage
  • Por infanoj ĝis 12-jaraj: 6,5 EUR por tago
  • Por plenkreskuloj: 11 EUR por tago

Programkotizo[redakti]

10 EUR po persono, sendepende de la aĝo.

Familia Kotizo[redakti]

20 EUR por unu familio

(Tiu mono estos uzata por povi doni rabaton al familioj kiuj bezonas tion.)

Neniu antaŭpago

Pagmanieroj[redakti]

Eblos ĉion pagi surloke.

Se iu dezirus antaŭpagi, skribu leteron al ni (veronika(punkto)esperanto(heliko)gmail(punkto)com aŭ gede.kriszti(heliko)gmail(punkto)com), kaj ni individue solvos tion.

Kiel alveni[redakti]

Se vi alvenas al Budapeŝto per aviadilo[redakti]

La flughaveno Ferihegy/Liszt Ferenc troviĝas 20 kilometrojn sud-okcidente de la centro de Budapeŝto. Por vojaĝi de tie al Újpest-Városkapu (de kie forveturas busoj al Búbánatvölgy) ekzistas du eblecoj:

  • 1-a ebleco: Prenu buson 200E ĝis la finhaltejo Kőbánya-Kispest Határ út. De tie uzu la linion 3 (blua) de la metroo, kaj veturu ĝis la antaŭlasta haltejo Újpest-Városkapu.
  • 2-a ebleco: Se vi alvenas al terminalo 1, vi povas veturi ankaŭ per trajno al la finhaltejo Nyugati pályaudvar. De tie uzu la linion 3 (blua) de la metroo kaj veturu en direkto Újpest-Központ ĝis la antaŭlasta haltejo Újpest-Városkapu. Por ĉiu ebleco vi bezonas proksimume 70 minutojn.

Se vi alvenas al Budapeŝto per trajno[redakti]

  • Se vi alveturos trajne al la stacidomo Keleti pályaudvar, uzu la linion 2 (ruĝa) de la metroo. Veturu en direkto Déli-pályaudvar ĝis haltejo Deák Ferenc tér. Tie ŝangu al la linio 3 (blua) kaj veturu en direkto Újpest-Központ ĝis la antaŭlasta haltejo Újpest-Városkapu. La vojaĝo daŭras 35 minutojn.
  • Se vi alveturos al la stacidomo Nyugati pályaudvar, uzu la linion 3 (blua) de la metroo. Veturu en direkto Újpest-Központ ĝis la antaŭlasta haltejo Újpest-Városkapu. La vojaĝo daŭras 20 minutojn.
  • Esceptokaze vi alveturos trajne al la stacidomo Déli-pályaudvar. Uzu la linion 2 (ruĝa) de la metroo. Veturu ĝis haltejo Deák Ferenc tér. Tie ŝangu al la linio 3 (blua) kaj veturu en direkto Újpest-Központ ĝis la antaŭlasta haltejo Újpest-Városkapu. La vojaĝo daŭras 30 minutojn.

Se vi alvenas al Budapeŝto per buso[redakti]

Se vi alveturos buse al la busa stacidomo Népliget, uzu de tie la linion 3 (blua) de la metroo. Veturu en direkto Újpest-Központ ĝis la antaŭlasta haltejo Újpest-Városkapu. La vojaĝo daŭras 30 minutojn.

Veturbiletoj en Budapeŝto[redakti]

Por la vojago ĝis Újpest-Városkapu vi bezonas aĉeti veturbileton de la budapeŝta trafikfirmao (BKK). En la flughaveno tio eblas en vendmaŝino, aŭ en la poŝtoficejo. Alternative, vi povas aĉeti ilin ankaŭ en la buso, sed tio estas pli multekosta (450 HUF).

Baza bileto ("vonaljegy") kostas 350 HUF (hungarajn forintojn) kaj valoras 80 minutojn en la metroosistemo ekde la momento kiam vi ĝin ŝtampis (tion vi faras en ŝtampmaŝino kiam vi eniras haltejon de la metroo). Jam ŝtampitan bileton oni dum ŝanĝo de unu metroo al alia ne plu ŝtampas denove! Sed en aliaj veturiloj tiu bileto validas nur por 1 veturo sen ŝanĝoj. Se vi venas de la flughaveno pli bonas la ŝanĝa bileto (átszállójegy) kiu kostas 530 HUF kaj validas por 2 veturoj, aŭ por 100 minutoj ekde la momento kiam vi ĝin ŝtampis.

Vi trovas pli da detaloj pri la biletoj ĉi tie.

Vi trovas mapon pri la ĉefaj transportlinioj de Budapeŝto ĉe http://static.bkv.hu/ftp/ftp/terkepek/bpmetro.pdf

Vojaĝo de Budapeŝto (Újpest-Városkapu) al Búbánatvölgy[redakti]

Alveninte per metroo, uzu la elirejon kiu estas plej proksima al la lasta vagono de la metroo. Supreniru laŭ la ŝtuparo, iru kelkajn paŝojn kaj malsupreniru laŭ la ŝtuparo.

En la stacidomo de Újpest-Városkapu, busoj al Búbánatvölgy foriras de haltejo numero 7. Al Búbánatvölgy oni povas veturi per la buslinio 880 (en direkto Szentendre-Visegrád-Esztergom).

La vojaĝo kostas 1300 forintojn. Vi bezonas aĉeti vian bileton antaŭ la enbusiĝo. Tio eblas en vendmaŝino (kiu troviĝas malsupren en la bushaltejo), aŭ en kaso de Volánbusz kiu troviĝas supren (kiam vi venas per la metroo iru supren, kaj dekstren, la kaso estas malfermita ĝis 18:00).

La busoj ekas ĉiuhore inter 6:35 kaj 18:35, kaj je la 19:45. La veturado daûras 1 horon kaj 45 minutojn.

La buso haltas multfoje en diversaj urboj (Szentendre, Leányfalu, Tahitótfalu, Dunabogdány, Visegrád, Dömös, Pilismarót). Post la urbo Pilismarót sekvas haltejo szobi rév elágazás (la buso ne ĉiam haltas ĉi tie, do la surskribo de haltejonomoj povas fuŝiĝi!), kaj Basaharc (vi povas identiĝi ĝin pri la restoracio kun emblemoj de ’Coca-Cola’), kaj la sekva haltejo estas Búbánatvölgye.

Alia ebleco estas iri al la busstacidomo Árpád-híd (3 haltejoj antaŭ Újpest-Városkapu de la metroo linio 3 (blua)). De tie forveturas busoj (linio 800, haltejo numero 6) al Esztergom, kaj de tie oni povas veturi per la buslinio 880 (direkto Visegrád-Szentendre-Bp. Újpest) al Búbánatvölgye.

Ĝenerale, buskonektojn en Hungario eblas serĉi per la reta serĉilo ĉe http://ujmenetrend.cdata.hu/uj_menetrend/volan

Eblas veturi de Budapeŝto al Esztergom ankaŭ trajne.[redakti]

Alveno el la bushaltejo al la REF-ejo

Google-mapo

Se vi veturas per aŭto[redakti]

Uzu la hejmpaĝon http://maps.google.com kiu indikos al vi la plej taŭgan itineron. Por la celo indiku: 47.8131,18.8103

Eblas senpage parki aŭton en la Ferioparko.

Iom pri la ejo kaj la regiono[redakti]

La loko de la ĉi-jara REF nomiĝas Búbánatvölgy (Hungario). Ĝi troviĝas en norda Hungario, apud la urbo Esztergom. En ĝia ĉirkaŭaĵo troviĝas tri lagetoj. Tiu vilaĝeto estas tipa ripozloko. Pli da ripozdomoj troviĝas tie ol familidomoj. Legu pli da informoj ĉe Esperanta Vikipedo

La domo mem ofertas eblojn por diversaj aktivaĵoj:

  • komunan ĉambregon kun seĝoj, tabloj
  • 4 hora saŭnado
  • anstataŭ la vespermanĝo, ni povas manĝi kaldronan vespermanĝon, ĉe la bivakfajra loko.
  • eksterdoma sportejo

La paĝaro: http://www.vadregeny.hu/

Pri la programo kaj partopreno[redakti]

Ekskursoideoj - programideoj[redakti]

  • ekskurso en la najbaraj montoj, kun „geocaching” (senpaga)
  • ekskurso ĉirkaŭ la 3 lagoj (senpaga)
  • ŝipekskurso sur la Danubo en Esztergom
  • hungara popoldancprezentado, instruado
  • ekskurso al Budapesto
  • sukgustumado / vingustumado
  • bestoprezentado kun kares-eblo
  • plaĝumado en Esztergom

Ideoj pri enaj aktivaĵoj[redakti]

  • kantado
  • manlaboroj (pli precize poste)
  • spektado de hungaraj fabeloj

Familioj kiuj planas veni[redakti]

Vi tre helpos al la organizado donante la detalojn pri via partopreno per la aliĝilo.

Aldone vi povas enmeti viajn nomojn malsupre ĉi por instigi viajn geamikojn ankaŭ veni al REF. Se vi havas demandojn sendu mesaĝon al veronika(punkto)esperanto(heliko)gmail(punkto)com aŭ gede.kriszti(heliko)gmail(punkto)com.

Ideoj pri aktivaĵoj kaj organizado[redakti]

Se vi ŝatus helpi pri io aparta aŭ ion organizi, estus tre bone. Ju pli da helpantoj des pli bona aranĝo. Eblas ankaŭ enmeti aktivaĵideojn eĉ se vi mem eble ne volus respondeci pri ĝi.

NB: Ĉiuj partoprenantoj devos iom helpi en la kuirejo kaj pri purigado. Nu, la ofte tre helpemaj etuloj, kiuj kutime ĉefe malhelpas, ne nepre devas helpi ;-).

Kunportindaj aferoj[redakti]

Bonege se ĉiuj povus kunporti laŭeble:

  • tondilojn, skribilojn, gluon, paperaĵojn
  • diversajn ludilojn
  • diversajn ludojn
  • naĝkostumojn
  • viŝtukojn / bantukojn
  • muzikilojn
  • sportilojn
  • kuloforpelilojn
  • memorbastonoj (USB kun sufiĉe granda memorkapablo) - utila por interŝanĝi fotojn kaj eviti neceson kopii DVD-ojn

Ĉiutaga ritmo (propono)[redakti]

Jen iom simpligita skemo. Ni povus surloke trovi taŭgan ritmon, iom ŝovi la tempojn, enmeti pliajn detalojn ks.

7:30 - 8:30 Matenmanĝo

8:30 - 9:00 Komuna kantado

9:00 - 10:00 "Somera lernejo" (Povus esti en diversaj niveloj kaj ankaŭ pri sporto)

10:30 Manĝeto

11:00 - 12:00 Manlaboroj, libera ludado

12:00 - 13:00 Tagmanĝo

13:00 - 17:00 Diversaj programoj laŭ plaĉo (ekskurso, plaĝumado, ktp.)

18:00 - 19:00 Vespermanĝo

19:00 (Vespera programo)

  • Muziko ekzercado
  • Eble teatro kelkfoje
  • Eble iuj konkuroj
  • Laŭtlegado
  • Kelkfoje vespera kuko