REF 2016

El familioj

La 38-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Kroatio)

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 38-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 18-a ĝis la 29-a de julio en vilaĝo Fužine en Kroatio.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

  • Datoj: De lundo, la 18-a de julio, ĝis vendredo, la 29-a de julio.
  • Loko: Vilaĝo Fužine (685 enloĝantoj) troviĝas en montara parto de Kroatio, 131 km for de Zagrebo kaj 31 km for de Rijeka. ĝi situas je 730 m super marnivelo, je ĉefa fervojo inter Zagreb kaj Rijeka kaj ankaŭ nur 2 km for de ĉefa aŭtoŝoseo inter tiuj du urboj. Plej proksimaj flughavenoj estas ankaŭ tiuj de Zagrebo kaj Rijeka. En la vilaĝo troviĝas du vendejoj, unu hotelo, kelkaj ripozejoj kaj kelkaj kafejoj.
  • Ejo: La ejo nomiĝas „Fužinarska kuća“ („Domo de ministoj“, tradukite de loka dialekto), kaj ĝi dum lastaj 15 jaroj gastigas grupojn de junulojn kaj plenkreskulojn. ĝi havas 75 litojn en 2- ĝis 6-litaj ĉambroj, du manĝsalonojn, grandan salonon kun necesa tehnikaĵo por vesperaj programoj kaj malgrandan salonon por aldonaj laborgrupoj. Hundoj estas bonvenaj. En la korto troviĝas aldonaj sidlokoj kaj somere estas starigita indiana tendo por infanludoj. Apud la ejo troviĝas malgranda parko kun infanludejo kaj eta paviliono. Albumo kun fotoj de la ejo vi povas vidi ĉi tie Grava indiko: Ne eblas memzorga partopreno (loĝi, sen mendi manĝon), tendumi kaj mendi nur manĝon dum REF.
  • Ekskursoj: Al marplagxo sur insulo Krk (30 km), al kaverno Vrelo (2 km) kaj ludparko Vrata (2 km) (ni ne ludos paintball, sed aliajn ludojn :) )
  • Grave: La aranĝo estas por familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Do, la infanoj havu almenaŭ bonan pasivan konon de la lingvo kaj krome havu la emon provi uzi la lingvon aktive kun aliaj partoprenantoj de la aranĝo. Sen tiu ĉi limigo estus risko ke iĝus multe da krokodilado kaj tiuokaze la aranĝo iom perdus sian animon.
  • Aliĝilo: Vi povas aliĝi al REF 2016.
  • Forumo: Aliĝu ankaŭ al la retpoŝta forumo REFanoj por ricevi informleterojn, ekscii pri kunvetureblecoj ktp. Se vi ne jam membras sendu malplenan mesaĝon al refanoj-subscribe@yahoogroups.com.FORIGU (sen .FORIGU - estas SPAM-protektilo :)
  • Uzeblaj ligoj:

Kotizoj[redakti]

  • La kotizo inkluzivas ĉiujn kostojn de la aranĝo (loĝadon, ĉiujn manĝojn, ekskursojn kaj aliajn aktivadojn).
  • Plena kotizo por tuttempa partopreno por plenkreskuloj kaj infanoj pli aĝaj ol 10 jaroj estas 270 EUR.
  • Plena kotizo por tuttempa partopreno por infanoj inter 3 kaj 10 jaroj estas 215 EUR.
  • Loĝado, manĝado kaj ĉiuj programoj estas senpagaj por infanoj pli junaj ol 3 jaroj.
  • Parttempa partopreno eblas se ne ĉiuj lokoj estas plenigitaj per plentempaj partoprenantoj, 25 EUR/tage por plenkreskuloj kaj 20 EUR/tage por infanoj inter 3 kaj 10 jaroj.
  • Tiuj kiuj aliĝos post 1-a de junio 2016. krompagos 10 EUR/persono por plenkreskuloj kaj infanoj pli aĝaj ol 3 jaroj.
  • Post aliĝo bonvolu antaŭpagi 50 EUR/persono ĝis 1-a de junio 2016. (aliĝdato estas la dato de aliĝo kaj ne la dato de antaŭpago!)

Pagmanieroj[redakti]

Sendu retmesaĝon al organizantoj, vanja(punkto)radovanovic(ĉe)ericsson(punkto)com, kaj vi ricevos la kontonumeron por la pago.

Kiel veni[redakti]

  • Fužine atingeblas aŭte, buse kaj trajne. Plej proksimaj flughavenoj estas en Rijeka kaj Zagreb.
    • Aŭte. Fužine troviĝas 131 km for de Zagrebo kaj 31 km for de Rijeka, tuj apud aŭtoŝoseo inter Zagreb kaj Rijeka.
    • Buse: Fužine estas atingebla kelkfoje tage de Zagreb kaj Rijeka (la horaroj aperos en junio, kun someraj veturplanoj)
    • Trajne: Fužine atingeblas trajne el Zagreb kaj Rijeka
      • El Zagreb: 06:30 (en Fužine je 09:24), 08:12 (en Fužine je 11:42), 13:15 (en Fužine je 17:26, ŝanĝante trajnon en Ogulin, 45 minuta paŭzo), 17:05 (en Fužine je 19:56)
      • El Rijeka: 05:40 (en Fužine je 06:28), 07:25 (en Fužine je 08:18, 13:30 (en Fužine je 14:25), 15:25 (en Fužine je 16:17, ne veturas semajnfine), 17:35 (en Fužine je 18:20)
      • Pli da informoj pri trajnhoroj (revojaĝo) en tiu retejo: http://www.thetrainline-europe.com
  • Mapo de Fužine kun indikita ejo (kun nomo "Hostel Fužinarska House") kaj fervoja stacidomo (distanco: 15 minutoj piede, se vi emas ke organizantoj veturigu vin al la ejo anoncu kiam vi venos per publika transporto).

Familioj kiuj intencas veni[redakti]

Komence de julio la REFaro konsistas el 34 gepatroj kaj 36 infano (14 pli aĝaj ol 10 jaroj), entute 70 personoj el 20 familioj el 12 landoj!

  • Radovanović/Filipčić: Vanja (52), Daša (42), Vedran (16), Zrinka (12)
  • Markarian: Martin (48), Nikola (41), Linda (13), Oliver (11)
  • Weemayer: Robert (41), Carolin (34), Anton (4), Helena (2)
  • Hurstel: Cyrille (45), Benedicte (45), Maureen (14), Joanne (10)
  • Concialdi/Scalia:Michela (42), Beatrice (8)
  • Pochanke/Sigrist: Vera (41), Beat (41), Elina (8), Darian (6)
  • Bannier/Jacobsen: Jesper (45), Lisa (42), Marius (11), Flora (9)
  • Akimenko: Ikar (41), Alona (38), David (11), Artur (7)
  • Kramer: Markos (32), Uljana (31), Milena (7), Paŭlo (4), Kamelia (1)
  • Dévai/Gede: Gergely (35), Krisztina (30), Hanna (6), Lóránt (5), Dóra (3)
  • Petrović/Lundberg: Hokan (44), Sonja (33), Iva (11), Dag Mio (00 ;-))
  • Thomson/Cameron: Duncan (47), Anne (46), Sofia (8)
  • Haumer: Zoja (45), Ralf (44), Katharina (15), Marietta (12)
  • Debanne/Errant: Fanny (42), Emmanuel (39), Octave (5), Botan (3)
  • Nordfalk: Jacob (45), Aske (10), Thor (8)
  • Belisle: Marion (41), Samuel (14)
  • Hegedüs: Zsolt (47), Zsofia (8)
  • Branebjerg: Victoria (33), Mikaelo (32), Elvira (4), Miriam (1)
  • Rawlinson: Antony (61), Dominic (14)
  • Walter: Mirjam (45), Flora (7)