REF 2017

El familioj
(Alidirektita el REF 2017 Serbio)

La 39-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Serbio)

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 39-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) ekde la 21-a ĝis la 31-a de julio 2017 en Rudnik, Serbio.

Aŭspicio: La Estraro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) pretas aŭspicii REF 2017 morale kaj per donaco de legmaterialo - publikaĵoj de ILEI.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

  • Datoj: De vendredo, la 21-a de julio, ĝis lundo, la 31-a de julio 2017.
  • Loko: Urbeto Rudnik (44°08′00″, 20°31′00″; inter 500 kaj 750 m super marnivelo; 1490 enloĝantoj) troviĝas sur la montaro Rudnik en centra parto de Serbio, proks. 100 km sude de Beogrado. La klimato tie estas milde montara kun granda nombro de sunaj tagoj dum la jaro. Pro la freŝa pura aero kun oportuna kombino de aerfluoj, Rudnik validas kiel aersanigejo.
  • Ejo: La domo gastigonta REF nomiĝas „Dečje odmaralište Rudnik“ („Infana ripozejo Rudnik“). Ĝi situas rande de la urbeto, je 710 m super marnivelo. La ripozejo gastigas lernejajn grupojn por "lernejoj en la naturo", aranĝas somerumadon kaj vintrumadon de lernejanoj, kaj ebligas trejnadrestadon de sportaj infanaj kaj junularaj teamoj. REF estas la unua internacia kaj familia grupo, kiu restados tie. La gastejo certigas kondiĉojn konformajn al REF-kutimoj kaj bezonoj, sen aliaj samtempaj gastoj.

La trietaĝa konstruaĵo kun 130 litoj en 26 ĉambroj 2-6-litaj (ĉiu kun banĉambro) disponas du lernoĉambrojn, grandan amuzĉambron ̶ TV-salonon, kafklubejon, manĝejon, vendejon kaj ambulancon. Se ne estos pli da familioj ol ĉambroj, ĉiu familio rajtos havi propran ĉambron sen krompago por eventuale vakaj litoj. Se vi deziras loĝi en sama ĉambro kuna alia familio kaj/aŭ infanoj en aparta knaba/kanbina ĉambro, bonvolu indiki tion en la aliĝilo.

La manĝoj estas preparataj laŭ nutronormoj por infanoj kaj, kiom necese, laŭ specifaj bezonoj de vegetaranoj, veganoj, netolerantoj de gluteno kaj laktozo k.s.

En la korto troviĝas ekstera ludejo kun kutimaj infanludejaj rekvizitoj kaj diversaj ludanguloj, "somera" (ekstera) klasĉambro kaj vasta herbareo kun multe da arboj kaj floroj.

Proksime de la korto troviĝas sporttereno ekipita kaj uzebla por diversaj teamaj sportoj. Je promendistanco troviĝas bestbreda bieno "Vesela livada" ("Gaja paŝtejo"), kiu kutimas akcepti infanajn grupojn el la ripozejo kaj ebligi al ili agrablan tempon kun la bredbestoj. Ŝatbestoj ne estas permesataj en la ripozejo mem.

  • Grava indiko: Ne eblas memzorga partopreno (loĝi, sen mendi manĝon), tendumi kaj mendi nur manĝon dum REF.
  • Ekskursoj: Naĝejoj kaj vizitindaj lokoj en la ĉirkaŭĵo atingeblas per ne pli ol unuhora busveturo por duontagaj aŭ tuttagaj ekskursoj inkluzive de duhora panorama ŝipveturo sur riverlago en Ovĉar-Kablara interkrutejo kaj/aŭ iom da montgrimpado laŭplaĉe kaj aliaj ekskursaj aktivaĵoj. Ankaŭ lokaj promenekskursebloj abundas.
  • Grave: La aranĝo estas por familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Do, kiel kutime por REF, la infanoj havu almenaŭ bonan pasivan konon de la lingvo kaj krome havu la emon provi uzi la lingvon aktive kun aliaj partoprenantoj de la aranĝo. Sen tiu ĉi limigo estus risko, ke iĝus multe da krokodilado kaj tiuokaze la aranĝo iom perdus sian animon.
  • Aliĝoj: Vi povas aliĝi al REF 2017 ĉi tie.
  • Programkontribuoj pripensataj kaj proponitaj:
    • E-literatura, naturamika, lingva atelieroj, jen aparte laŭ aĝo, jen kune por ĉiuj aktiva partopreno :)
    • ni ankoraŭ ne pripensis... manlaborgrupoj, orijentiĝludo, preparado de migradoj, konstruado de kartonaj kasteloj ...
    • Diskutrondo pri hejma/familia vortprovizo en Esperanto (Ni pripensos ion)
    • Tablo-teniso, prelegoj se bezonataj, sportoj, manlaboro, filmoj ktp
    • ĉemiz-pentrado, tradiciaj serbaj dancoj
    • Libro-angulo. Ĉefe por gepatroj. Unu horo en la komenco de la renkontiĝo. Mallonga prezento pri tiu kutimo, kiel ĝi funkcias, kaj eventuale prezentoj pri kelkaj libroj.
    • REF-biblioteko. Por gepatroj. Unu horo en la fino aŭ preskaŭ fino de la renkontiĝo. Por prunti la librojn ĝis la venonta jaro.
    • Laŭtlegado por grandaj infanoj. Vespere du aŭ trifoje. Mi legos Heidi.
    • Trankvila gimnastiko. Du aŭ trifoje, plej bone 90 minutojn. Por gepatroj kaj grandaj infanoj.
    • Ekzotaj kadavroj. Lingva ludo (skriba). Unufoje 90 minutojn.
    • Identik'. Desegna ludo. Unufoje 90 minutojn. (ekde aĝo 8)
    • Flugdiska ludo
  • Forumo: Aliĝu ankaŭ al la retpoŝta forumo REFanoj por ricevi informleterojn, ekscii pri kunvetureblecoj ktp. Se vi ne jam membras, sendu malplenan mesaĝon al refanoj-subscribe@yahoogroups.com.FORIGU (sen .FORIGU - estas SPAM-protektilo :)

Aliĝintoj (je 2017-05-08)[redakti]

  1. Robert Weemeyer (1975), Carolin Weemeyer (1982), Anton (2012), Helena (2014) - Germanio
  2. Veronika Acsádi (1975), Zsófia (2008) - Hungario
  3. Martin Markarian (1967), Nikola Markarian (1975), Linda (2003), Oliver (2005) - Francio
  4. Vanja Radovanović (1964), Daša Filipčić (1974), Vedran (2000), Zrinka (2004) - Kroatio
  5. Michela Concialdi (1974), Beatrice (2008) - Italio
  6. Cyrille Hurstel (1971), Bénédicte Hurstel (1971), Maureen (2002), Joanne (2006) - Francio
  7. Hokan Lundberg (1972), Sonja Petrović Lundberg (1983), Iva (2004), Dag Mio (2008) - Svedio
  8. Marion Bélisle (1975), Samuel (2002) - Svisio
  9. Gergely Dévai (1981), Krisztina Dévainé Gede (1986), Hanna (2010), Lóránt (2011), Dóra (2013) - Hungario
  10. Markos Kramer (1984), Uljana Kramer (1985), Milena (2009), Paŭlo (2012), Kamelia (2016) - Luksemburgo
  11. Jacob Nordfalk (1971), Aske (2004), Thor (2006) - Danio
  12. Mara Rockliff (1969), Kasja (2003) - Usono
  13. Duncan Thomson (1969), Anne Cameron (1970), Sofia (2008) - Skotlando
  14. Pedro Hernández (1966), Yasna (2003) - Hispanio Entute 22 plenkreskuloj kaj 24 infanoj el 12 landoj.

Kotizoj[redakti]

  • La kotizo inkluzivas ĉiujn kostojn de la aranĝo (loĝadon, ĉiujn manĝojn, aktivaĵojn).
  • Plena kotizo por tuttempa partopreno: por plenkreskuloj kaj infanoj pli aĝaj ol 15 jaroj estas 220 EUR; por infanoj aĝaj inter 2 kaj 15 jaroj estas 190 EUR. Loĝado, manĝado kaj ĉiuj programoj estas senpagaj por beboj aĝaj ĝis 2-jaroj.
  • Partotempa partopreno eblos, se ne ĉiuj lokoj estos plenigitaj per plentempaj partoprenantoj, kontraŭ 25 EUR/tage por plenkreskuloj kaj 20 EUR/tage por infanoj inter 2 kaj 15 jaroj.
  • Post la aliĝo, bonvolu pagi la tutan sumon antaŭ la 1-a de junio 2017, se vi volas eviti la krompagon.
  • Tiuj kiuj aliĝos aŭ pagos post la 1-a de junio 2017, krompagos 10 EUR/persono por plenkreskuloj kaj infanoj pli ol 2-jaraj.
  • Por aliĝoj kaj pagoj post la 1-a de julio, la krompago estas po 20 EUR/persono.
  • La kompleta kotizo por la tuta familio devas atingi la organizanton plej laste du tagojn antaŭ la komenco de REF ĉar la gastejo postulas plenan pagon antaŭ ol ni povos eniri la ejon.
  • Nur en tre esceptaj kazoj bonvolu interkonsenti kun la organizanto pri eventuala pago surloke.

Pagmanieroj[redakti]

Sendu retmesaĝon al la organizanto, radojica(punkto)petrovic(punkto)rs(ĉe)gmail(punkto)com, kaj vi ricevos la kontonumeron por la pago.

Kiel veni[redakti]

  • Rudnik atingeblas aŭte, buse aŭ bicikle, ankaŭ piede (ne rekomendinde por longaj distancoj), ne ankaŭ tapiŝfluge kiel en fabeloj kvankam la restado tie estas fabela.
  • La plej proksima flughaveno estas en Beograd ("Nikola Tesla", Surĉin). De tie, aŭ iu veturigos vin ĝis Rudnik, aŭ vi povos lui aŭton, aŭ per flughavena buseto atingi la busstacidomon kaj per duhora busveturo atingi la haltejon Rudnik.
  • Beograd atingeblas ankaŭ trajne aŭ buse laŭ direktoj el/tra Zagrebo, Budapeŝto, Sofio, Bar (Montenegro) k.c. Pluveturo ĝis Rudnik eblas:

Aŭte: La loko atingeblas per aŭto je 100 km sude de Beograd (116 de la flughaveno, laŭ la ĉi-supra mapo). Venos pli detalaj vojindikoj.

Buse: El la ĉefa busstacidomo de Beograd ĉiuhore ekiras busoj al urbo Gornji Milanovac. Post duhora veturo, vi atingos la haltejon Rudnik. Tie iu atendos vin kaj veturigos ĝis la ripozejo, sed antaŭa interkonsento nepras por precizigi la horon, veturontojn kaj veturigonton.

Taksie: Eblos organizi bonprezan komunan transporton de la flughaveno aŭ beograda stacidomo ĝis la ripozejo per taksio aŭ mini-buso depende de kiom da homoj alvenos samtempe aŭ proksimtempe. Tion ni aranĝos kiam estos konate kiuj, kiam kaj kiel venos.

Bicikle: Petu pliajn detalojn se vi planas tiel veni.


Se vi venos el alia direkto ol Beogrado, ekzemple tra urboj Niŝ, Ĉaĉak, Kragujevac, aŭ alidirekte, la organizanto komunikos detalojn laŭ via peto.

Pli detala mapo estos aldonita.