REF 2018 ?

El familioj

Propono de familio Weemeyer

Ĉi tiu propono ŝoviĝis al 2018. Por la 39-a REF en 2017 validas la jena paĝo: REF 2017 Serbio

Robert per retserĉo trovis laŭ ni taŭgan ejon por REF. Ĝi nomiĝas Antoniq kaj troviĝas en Mühlhausen, en la mezo de Germanio.

En aŭgusto 2015 nia tuta familio veturis dum unu tago al Mühlhausen por rigardi la ejon kaj ekkoni la ĉefon. Ni faris multajn fotojn de la ejo. Vi povas vidi ilin ĉi tie. Nepre klaku al la eta i-signo dekstre supre, tiel ke vi povu legi niajn komentojn.

Oni devus baldaŭ subskribi kontrakton, ĉar ni ne estas la solaj kiuj volas tie ferii.

Detalojn pri la prezoj vi povas legi en la retpaĝo de Antoniq. La prezoj estas laŭ nia takso ne altaj kaj la ejo tre ĉarma, mezepoka. La retpaĝo de la ejo montras multajn pliajn fotojn - rigardu mem!

Dum NR ni alparolis Ella kaj Eddy ĉu ili entute emus kuiri dum REF en Germanio en 2017. Ili tuj estis entuziasmaj kaj diris, ke UK tute ne interesus ilin, se ili povus anstataŭe kuiri por ni dum REF. Certe tio estus malpli kosta ol mendi la manĝaĵojn ĉe la ejo (kio tamen ankaŭ eblas).

Mühlhausen situas pli malpli en la mezo de Germanio, inter Berlino kaj Frankfurto. La urbo havas stacidomon kun rektaj trajnoj al la ICE-stacioj Göttingen kaj Erfurt.

Ni ricevis provizoran proponon por la 19a ĝis 29a de julio 2017. Pli poste ne eblas pro niaj laboroj. Ekzaktan daton oni tamen devus pridiskuti.