REF 2019

El familioj
Jump to navigation Jump to search

La 41-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Germanio)

Zeichnung-mittel.gif

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 41-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 22-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2019, denove en Mühlhausen/Thüringen, Germanio.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

Datoj: de lundo, la 22-a de julio ĝis jaŭdo, la 1-a de aŭgusto 2019[redakti]

Alveno: lundon, la 22-an de julio, ekde la 16-a horo. La unua manĝo estos la vespermanĝo.

Foriro: ĵaŭdo, la 1-an de aŭgusto. La lasta manĝo estos la matenmanĝo. La ĉambrojn oni devos liberigi ĝis la 11-a horo.

Loko: Mühlhausen, Thüringen (Turingio), 51°13′N 10°27′O[redakti]

La urbo Mühlhausen situas sufiĉe ekzakte en la mezo de Germanio kaj havas proksimume 35.000 loĝantojn. Ĝi havas stacidomon kaj estas bone atingebla el ĉiuj direktoj.

Dum mezepoko Mühlhausen estis riĉa memstara urbo. Ĝis hodiaŭ oni vidas tion per multaj belaj malnovaj trabfakaj konstruaĵoj. La malnovan urbocentron ĉirkaŭas urbomuro, sur kiu eblas promeni.

Hospitalturm.jpg

En la korto de la ejo

La ejo: Antoniq 51°12'37.4"N 10°27'06.0"O[redakti]

Antoniq, Holzstraße 13, 99974 Mühlhausen/Thüringen

Rande de la malnova urbocentro, rekte apud la urbomuro, situas Antoniq, nia gastejo konsistanta el diversaj malnovaj konstruaĵoj. Ĝin tute ĉirkaŭas muroj, tiel ke ni havos korton, kie la infanoj povos libere ludi (se ili ne malfermas la pordegon al la strato). La tuta ejo estas rezervita nur por ni esperantistoj. La germanlingva retpaĝaro de la ejo havas multegajn fotojn pri la diversaj konstruaĵoj, ĉambroj ktp.

Bela infanludejo troviĝas proksimume 250 metrojn for de la ejo. Ankaŭ vendejoj, trinkejoj ktp. estas en pieda distanco atingeblaj.

La ejo konsistas el diversaj domoj, kiuj havas diverskomfortajn ĉambrojn kun litoj por maksimume 82 homoj.

Krom la diversgrandaj dormĉambroj la ejo havas diversajn grupoĉambrojn, manĝejon, terason, herbejon, kaj eĉ iaman preĝejon kaj entute bonege taŭgas por REF.

Haus1zimmer8dreierbett.jpg

Ekzempla lito por 2-3 homoj

Kotizoj[redakti]

La sekvaj kotizoj inkluzivas la loĝadon en plurlita ĉambro, tri manĝojn ĉiutage kaj la programon.

Plenkreskuloj pagas 300 € por la tuta renkontiĝo, adoleskantoj (14 ĝis 18 jaroj) 250 €, infanoj (3 ĝis 13 jaroj) 200 €, beboj (0 ĝis 2 jaroj) 0 €.

Ni petas vin laŭeble partopreni la tutan renkontiĝon, por ne malhelpi la etoson. Ĉefe ni esperas, ke ĉiuj povos resti ĝis la lasta tago.

Kontaktaj kaj kontaj informoj troveblas tutsube.

Programo[redakti]

Krom niaj kutimaj programeroj kiel kantado, manlaboroj, ludoj, kursetoj, akvobatalo, ktp. ni planas jenajn aktivaĵojn:

  • vojaĝo en la pasintecon de la ejo

La ejo mem kaŝas multajn historiajn sekretojn kiujn indas kun ni malkaŝi. Aŭ ĉu vi sciis, ke vi loĝas en la plej unua malsanulejo de Germanio?

  • promenado sur la urbomuro apud la ejo

1024px-Vor dem Frauentor Mühlhausen.JPG
(fotis Michael Sander. CC-BY-SA 3.0)

  • naĝejo

Nur 700 metrojn for de nia ejo troviĝas luksa amuznaĝejo kun glitejoj, ondobaseno, ktp. Certe tio estos celo de unu el niaj ekskursoj, eble dum malbona vetero, ĉar ĝi estas grandparte subtegmenta.

D942622809693.JPG

Kiel alveni[redakti]

Trajno[redakti]

La stacidomo de Mühlhausen estas ligita per rektaj trajnoj al ICE-stacioj de Göttingen, Kassel-Wilhelmshöhe kaj Erfurt.

Ekzemplaj vojaĝtempoj (venos poste)

De Hamburgo: 3 horoj (per ICE al Göttingen, de tie per RE [regiona ekspreso] al Mühlhausen)

De Berlino: 3 horoj (per ICE al Erfurt, de tie per RE al Mühlhausen)

De Munkeno: 3,5 horoj (per ICE al Erfurt, die tie per RE al Mühlhausen)

De Kolonjo: 4,5 horoj (per ICE al Göttingen aŭ Gotha, de tier per regionaj trajnoj al Mühlhausen)

Aviadilo[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno estas tiu de Erfurt, sed ĝi estas relative malgranda. Aliaj (ne tiom) proksimaj flughavenoj estas en Berlino, Frankfurto kaj Lepsiko.

Aŭto[redakti]

Google-mapo

Biciklo[redakti]

Kontaktu nin, se vi planas veni per biciklo(j). Eble ni povas helpi al vi trovi laŭvojajn gastigantojn.

Aliĝo[redakti]

Bonvolu sekvi la jenan ligilon por aliĝi: Aliĝilo

Aliĝintoj[redakti]

  1. Carolin, Robert, Anton (7) kaj Helena (4) Weemeyer el Hannover, Germanio
  2. Veronika, Zsófia (10) kaj Csaba el Szombathely, Hungario
  3. Timm, Tine kaj Linus (1) el Beerzel, Belgio
  4. Mirjam kaj Flora (10) el Schifferstadt, Germanio
  5. Marek, Veronika, Rozaria (3) kaj Cecilia (1) el Brno, Ĉeĥio
  6. Felix, Ursula, Frida (7), Maja (5) el Berlin, Germanio
  7. Eduardo, Elena (13) kaj Rafael (12) el Urugvajo
  8. Rasa, Eduard, Julius (15) kaj Amelia (10) el Germanio
  9. Fanny, Emmanuel, Octave (8) kaj Botan (6) el Francio
  10. Vitali kaj Eva (13) el Germanio
  11. Wolfram, Connie, Mara (18) kaj Miro (14) el Germanio
  12. Gergely, Krisztina, Hanna (8), Lóránt (7) kaj Dóra (5) el Hungario
  13. Birke, Bertilo kaj Gitta (7) el Germanio
  14. Amanda, Virĝiljo, Aŭtuno (16), Danjela (11) el Usono
  15. Arnaud, Yen, Kim Lan (4) kaj Maria (19) el Francio
  16. Cyril, Wilm (8) kaj Hanne (4) el Germanio
  17. Markos, Uljana, Milena (10), Paŭlo (7) kaj Kamelia (3) el Germanio
  18. Duncan kaj Sofia (11) el Skotlando
  19. Olivier, Magali kaj Camille (7) el Francio
  20. Betti el Germanio
  21. Cyrille kaj Bénédicte el Francio

Kontakto[redakti]

Carolin kaj Robert Weemeyer
Ferdinand-Wallbrecht-Straße 9
30163 Hannover
Germanio
tel.: +49 511 4738450 (hejme) aŭ +49 511 3030-2138 (laborejo de Robert)
carolinverena@gmail.com

Ĝiru vian kotizon al

Robert Weemeyer
IBAN: DE08 2505 0180 1905 2634 81
BIC: SPKHDE2H (Sparkasse Hannover)