REF 2020

El familioj
---GRAVA (kaj bedaurinda :() INFORMO: pro la kronvirusa situacio REF 2020 estas NULIGITA----
(Ni jam antaupagis por la ejo - tiu antaupago, lau skriba konfirmo de la ejo, validas por 2021. Same la dato estas jam okupita por ni. REF 2021 okazos de la 22-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2021. La cxijarajn prezojn oni ne povas kaj kuragxas konfirmi nun, ja neniu antauxvidas, kiajn ekonomiajn efikojn havas/havos la reagoj de la sxtatoj al la kronvirusa dangxero...tion ni devas priparoli post fino de la dangxero.)


La 42-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Hungario)

Trankvilo, ripozo meze de la naturo

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 42-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 23-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2020, en Ispánk, Hungario.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

Datoj: de ĵaŭdo, la 23-a de julio ĝis dimanĉo, la 2-a de aŭgusto 2020[redakti]

Alveno: ĵaŭdo, la 23-an de julio, ekde la 16-a horo. La unua manĝo estos la vespermanĝo.

Foriro: dimanĉo, la 2-an de aŭgusto. La lasta manĝo estos la matenmanĝo. La ĉambrojn oni devos liberigi ĝis la 10-a horo.

Loko: Ispánk, Hungario, 46°52′N 16°26′O[redakti]

Ispánk (elparolu Iŝpank) estas malgranda vilaĝo en okcidenta Hungario. La distanco inter Ispánk kaj la landlimo al Slovenio estas nur 10 kilometroj. Ispánk havas nur proksimume 100 loĝantojn. 5 kilometrojn sude de Ispánk situas urbeto Őriszentpéter kun 1200 loĝantoj. Ĝi havas stacidomon, kie haltas eĉ internaciaj trajnoj. --> la ejo disponigas transportan servon al vi de tiu cxi stacidomo al la REF-ejo!

Ma a csendet és nyugalmat szerető turisták, a városi „kőrengetegből” elmenekülők kedvelt helye, ahol kitűnő levegő, csodálatos környezet fogadja az ide érkezőket. Nem véletlen, hogy az ispánki emberek 80-90 évet is megélnek!

La ejo: Arkánum Vendégház, 46°51'38.5"N 16°26'16.1"O[redakti]

Arkánum Vendégház, Nyugati út 1/a, 9941 Ispánk, Hungario.

La domo havas ok 4-litajn ĉambrojn. Ĉiu tia ĉambro havas proprajn kuirejeton kaj banĉambron.

4-lita ĉambro
Kuirejeto de 4-lita ĉambro

Krome estas kvar ĉambroj kun po 8, 10 aŭ 12 litoj. Tiuj ĉambroj estas klimatizitaj! Po du tiaj ĉambroj havas komunajn duŝejon, necesejon kaj fridujon.

Plurlita ĉambro

Kotizoj[redakti]

ĝis la 15-a de aprilo ĝis la 15-a de junio poste
4-lita ĉambro 🛏🛏🛏🛏
– plenkreskulo 320 € 350 € 380 €
– infano 220 € 250 € 280 €
amasloĝejo (8-, 10- aŭ 12-lita ĉambro) 🛏🛏🛏🛏🛏🛏🛏...🛏
– plenkreskulo 240 € 270 € 300 €
– infano 180 € 210 € 240 €
tendumado en propra tendo 🎪
– plenkreskulo 180 € 180 € 180 €
– infano 140 € 140 € 140 €
Rimarkoj
  • La ĉi-supraj kotizoj inkluzivas la kostojn de loĝado, manĝado (3-foje tage + fruktoj antau- kaj posttagmeze) kaj programoj.
  • Ni havas nur 8 ĉambrojn kun 4 litoj – bonvolu permesi, ke tie loĝu familioj kun et-infanoj.
  • Tiuj, kiuj havas pli grandajn infanojn, bonvolu instigi ilin loĝi en (10-12 litaj) knabina/knaba ĉambroj kaj vi, karaj plenkreskuloj, bonvolu alkutimiĝi al la penso, ke ni loĝu kiel en niaj junaj aĝoj, en la junularaj Eo-renkontiĝoj: kune, amase, en 8-10-litaj ĉambroj! 😊
  • Ni estas pritraktantaj la eblecon tendumi. Espereble baldaŭ ni havos la rezulton/koston de ĝi.
Manĝejo

Programo[redakti]

Konferencejo klimatiza

En la ejo ekzistas:

  • konferencejo
  • ludejo (kun ludangulo kaj ludiloj por etinfanoj, sagoĵetejo [dart-ejo] kaj piedpilko-tablo por pli grandaj infanoj) – same en la subtegmentejo
  • sportejo – kun profesiaj trejnmaŝinoj kaj saŭno (en la teretaĝo)
  • naĝbaseno – en la korto
  • bivakfajrejo – en la korto
  • kovrita ekstera kafejo
  • saltigilo (trampolino) – en la korto

Eblecoj ekster la ejo:

  • Vadása-tó: belega natura lageto en la mezo de arbaro – peraŭto distanco: 20 minutoj
  • Őriszentpéter: la ĉefurbeto de la regiono – perpiede atingeblas tra la arbaro, ĉirkaŭ 1 horo
  • Szalafő, Pityerszer: subĉiela vilaĝmuzeo. Por grupoj eblas peti apartajn programerojn, ekz. tradician kuko-bakadon en forno, popoltradiciajn manlaborojn, ktp. – per aŭto: 16 minutoj
  • Magyarszombatfa: la vilaĝo de potfaristoj. Eblas viziti la potfaristan muzeon kaj/aŭ viziti potfariston kun la eblo elprovi potfaradon – per aŭto: 15 minutoj
  • Viszák: pálinka-farejo kun gustumado (pálinka estas fruktobrando) – per aŭto: 14 minutoj
  • Aqua City, Zalaegerszeg: ekstera urba naĝejo kun pluraj basenoj kaj toboganoj – per aŭto: 46 minutoj

Kiel alveni[redakti]

Trajno[redakti]

La stacidomo de Őriszentpéter situas ĉe la fervoja linio de Zalaegerszeg (Hungario) al Hodoš (Slovenio). Krom kelkaj regionaj trajnoj haltas tie ankaŭ la internacia trajno Citadella de Budapest al Ljubljana kaj Koper.

Trajninformojn vi trovos ekzemple per la plurlingva retejo de Deutsche Bahn (Germana Fervojo): https://reiseauskunft.bahn.de/ (skribu Öriszentpeter, do sen la dekstraj kornoj).

Kontakto[redakti]

Veronika Acsádi
posxtelefono: +36 20 270 6786 bankdetaloj: NOMO: Unicredit Bank Szombathely SWIFT: BACXHUHB IBAN: HU66 1091 8001 0000 0063 8160 0002