REF 2022
La 43-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Hungario)
Trankvilo, ripozo meze de la naturo
Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 43-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 21-a ĝis la 31-a de julio 2022, en Ispánk, Hungario.
Ĝeneralaj informoj[redakti]
Datoj: de ĵaŭdo, la 21-a de julio ĝis dimanĉo, la 31-a de julio 2022[redakti]
Alveno: ĵaŭdo, la 21-an de julio, ekde la 16-a horo. La unua manĝo estos la vespermanĝo.
Foriro: dimanĉo, la 31-an de julio. La lasta manĝo estos la matenmanĝo. La ĉambrojn oni devos liberigi ĝis la 10-a horo.
Loko: Ispánk, Hungario, 46°52′N 16°26′O[redakti]
Ispánk (elparolu Iŝpank) estas malgranda vilaĝo en okcidenta Hungario. La distanco inter Ispánk kaj la landlimo al Slovenio estas nur 10 kilometroj. Ispánk havas nur proksimume 100 loĝantojn. 5 kilometrojn sude de Ispánk situas urbeto Őriszentpéter kun 1200 loĝantoj. Ĝi havas stacidomon, kie haltas eĉ internaciaj trajnoj. La ejo disponigas transportan servon al vi de tiu ĉi stacidomo al la REF-ejo!
La ejo: Arkánum Vendégház, 46°51'38.5"N 16°26'16.1"O[redakti]
Arkánum Vendégház, Nyugati út 1/a, 9941 Ispánk, Hungario.
Atentu: laŭ nova hungara leĝo, ĉeloke vi devas identigi vin per ŝtata identigkarto aŭ pasporto + dokumento pruvanta vian loĝadreson. Tio validas same por plenkreskuloj kiel por infanoj.


La domo havas ok 4-litajn ĉambrojn. Ĉiu tia ĉambro havas proprajn kuirejeton kaj banĉambron.


Krome estas kvar ĉambroj kun po 8, 10 aŭ 12 litoj. Tiuj ĉambroj estas klimatizitaj! Po du tiaj ĉambroj havas komunajn duŝejon, necesejon kaj fridujon.


Kotizoj[redakti]
aliĝperiodoj: | ĝis la 15-a de junio | ĝis la 30-a de junio | poste |
---|---|---|---|
4-lita ĉambro | 🛏🛏🛏🛏 | ||
– plenkreskulo | 320 € | 350 € | 380 € |
– infano | 220 € | 250 € | 280 € |
amasloĝejo (8-, 10- aŭ 12-lita ĉambro) | 🛏🛏🛏🛏🛏🛏🛏...🛏 | ||
– plenkreskulo | 240 € | 270 € | 300 € |
– infano | 180 € | 210 € | 240 € |
tendumado en propra tendo | ⛺ aŭ 🎪 | ||
– plenkreskulo | 180 € | 180 € | 180 € |
– infano | 140 € | 140 € | 140 € |
- Rimarkoj
- La ĉi-supraj kotizoj inkluzivas la kostojn de loĝado, manĝado (3-foje tage + fruktoj antau- kaj posttagmeze) kaj programoj.
- Ni havas nur 8 ĉambrojn kun 4 litoj – bonvolu permesi, ke tie loĝu familioj kun et-infanoj.
- Tiuj, kiuj havas pli grandajn infanojn, bonvolu instigi ilin loĝi en (10-12 litaj) knabina/knaba ĉambroj kaj vi, karaj plenkreskuloj, bonvolu alkutimiĝi al la penso, ke ni loĝu kiel en niaj junaj aĝoj, en la junularaj Eo-renkontiĝoj: kune, amase, en 8-10-litaj ĉambroj! 😊
- Tendumi eblas, en propra tendo!
- Hundoj bonvenas (ankaŭ la domo havas (oldan) hundeton), senkoste.

Programo[redakti]

En la ejo ekzistas:
- konferencejo
- ludejo (kun ludangulo kaj ludiloj por etinfanoj, sagoĵetejo [dart-ejo] kaj piedpilko-tablo por pli grandaj infanoj) – same en la subtegmentejo
- sportejo – kun profesiaj trejnmaŝinoj kaj saŭno (en la teretaĝo)
- naĝbaseno – en la korto
- bivakfajrejo – en la korto
- kovrita ekstera kafejo
- saltigilo (trampolino) – en la korto
Eblecoj ekster la ejo:
- Vadása-tó: belega natura lageto en la mezo de arbaro – peraŭto distanco: 20 minutoj
- Őriszentpéter: la ĉefurbeto de la regiono – perpiede atingeblas tra la arbaro, ĉirkaŭ 1 horo
- Szalafő, Pityerszer: subĉiela vilaĝmuzeo. Por grupoj eblas peti apartajn programerojn, ekz. tradician kuko-bakadon en forno, popoltradiciajn manlaborojn, ktp. – per aŭto: 16 minutoj
- Magyarszombatfa: la vilaĝo de potfaristoj. Eblas viziti la potfaristan muzeon kaj/aŭ viziti potfariston kun la eblo elprovi potfaradon – per aŭto: 15 minutoj
- Viszák: pálinka-farejo kun gustumado (pálinka estas fruktobrando) – per aŭto: 14 minutoj
- Aqua City, Zalaegerszeg: ekstera urba naĝejo kun pluraj basenoj kaj toboganoj – per aŭto: 46 minutoj
Kiel alveni[redakti]
Trajno[redakti]
La stacidomo de Őriszentpéter situas ĉe la fervoja linio de Zalaegerszeg (Hungario) al Hodoš (Slovenio). Krom kelkaj regionaj trajnoj haltas tie ankaŭ la internacia trajno Citadella de Budapest al Ljubljana kaj Koper.
Trajninformojn vi trovos ekzemple per la plurlingva retejo de Deutsche Bahn (Germana Fervojo): https://reiseauskunft.bahn.de/ (skribu Öriszentpeter, do sen la dekstraj kornoj).
Aliĝo[redakti]
Bonvolu sekvi la jenan ligilon por aliĝi: Aliĝilo
Kontakto[redakti]
Veronika Acsádi
veronika.esperanto ĈE gmail.com
poŝtelefono: +36 20 270 6786
bankdetaloj:
NOMO: Unicredit Bank Szombathely
SWIFT: BACXHUHB
IBAN: HU66 1091 8001 0000 0063 8160 0002
Posteventaj informoj[redakti]
La loko[redakti]
Loko de REF estis ŝanĝita. La evento okazis en kampadejo Vadása Camping és Faházak (9943 Hegyhátszentjakab, Vadása ut 21).
Statistikoj pri partoprenantoj[redakti]
Partoprenis 8 familioj el 5 landoj, entute 35 homoj.
aĝo [jaroj] | nombro de partoprenatoj |
---|---|
plenkreskuloj | 16 |
13 | 1 |
12 | 1 |
11 | 2 |
10 | 3 |
9 | 2 |
8 | 2 |
7 | 1 |
6 | 3 |
4 | 1 |
3 | 2 |
2 | 1 |
Pupteatraĵo[redakti]
Dum la aranĝo estis kreita pupteatraĵo, kiu estas spektebla ĉe https://www.youtube.com/watch?v=B01me5txHnM