REF 2023

El familioj

La 44-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj

Trankvilo kaj ripozo en kastelo meze de granda parko

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 44-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 25-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2023, en Greziljono, Francujo. Samtempe, la Verdaj Skoltoj okazigas sian someran tendumadon en Greziljono.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

Datoj: de mardo, la 25-a de julio ĝis vendredo, la 4-a de aŭgusto 2023[redakti]

Alveno: mardon, la 25-an de julio, ekde la 18-a horo. La unua manĝo estos la vespermanĝo.

Foriro: vendredon, la 4-an de aŭgusto. La lasta manĝo estos la matenmanĝo. La ĉambrojn oni liberigu ĝis la 10-a horo.

Loko: Baugé aŭ Baugé-en-Anjou, Francujo, 47°33′N 00°06′W[redakti]

Baugé (elparolu Boĵe) estas urbeto en okcidenta Francujo, en la historia regiono Anĵuo. Baugé havas proksimume 10 000 loĝantojn. La loka konstrumaterialo estas 'tuffeau', sableca kreto helflava, el la Luarvalo. La distanco inter Baugé kaj Parizo estas estas 280 kilometroj.

La ejo: Esperanto-Kulturdomo, kastelo Greziljono, 47°57'14.4"N 0°08'09.1"W[redakti]

Maison Culturelle de l'Espéranto, 1310 route du Lude - Grésillon, 49150 Baugé-en-Anjou, Francujo.

Greziljono situas je 2 km de la urbocentro, atingeblas aŭte laŭ strato aŭ piede laŭ verda vojo (pieda-bicikla). La kastelo situas sur 18-hektaro tereno, kie la infanoj povos libere ludi. La tuta ejo estas rezervita nur por ni esperantistoj. REF jam okazis ĉi tie en 2003, 2008 kaj 2013.



La kastelo havas 25 dormĉambrojn kun 1 ĝis 5 litoj. Ĉiu ĉambro havas bankuvon, ofte bideon. Necesejoj kaj duŝoj troviĝas en la koridoroj.


Sur la herbejo vi povas dormi en via tendo aŭ ruldomo. Necesejo, lavkuvoj kaj duŝoj troviĝas en kampadeja sanitara domo.

Kotizoj[redakti]

por 10 tagoj   plenaĝulo     infano, skolto*  
Manĝoj   🥄 🥄
– duona tarifo (por REF-familioj) 125 € 125 €
– normala tarifo (por REF-patronoj) 250 € 125 €
Loĝado en kastela lito   🛏 🛏
– lito en ajna ĉambro (REF-flekseblo)   90 €   45 €
– lito en 3-4-lita ĉambro 140 €   70 €
– lito en 2-lita ĉambro 190 €   95 €
– lito en 1-lita ĉambro 270 € 135 €
Loĝado en propra tendo   🎪 🎪
– tendo sen elektro   50 €   25 €
– tendo kun elektro   70 €   35 €
Programo   🛴
– ekskursetoj   50 €     0 €
Krompago   🧭
– aliĝo aŭ pago post la 1-a de junio   50 €     0 €
Rimarkoj
  • Post la aliĝo, bonvolu pagi la tutan sumon antaŭ la 1-a de junio 2023, se vi volas eviti la krompagon.
  • La kastelo havas ĉambrojn tre diversajn. Kiu mendas liton laŭ tarifo flekseblo, dormos en ajna ĉambro: eble sola, eble kun alia familio. Prioritaton havu familioj kun et-infanoj. Pli grandaj infanoj eble loĝos en knabina/knaba ĉambroj.
  • Hundoj bonvenas, sed ili ne eniru la konstruaĵon.
  • Kunportu viajn man-ban-tukojn. Littukojn ricevos tiu, kiu mendis liton.
  • Kunportu vian kutiman bebomanĝon, se via infaneto ne jam akceptas tion, kion manĝas la pli aĝaj infanoj.
*Partoprenanto al la tendumado kun la Verdaj Skoltoj anoncu sin ankaŭ skribe al info@verdajskoltoj.net, kaj pagas po €15/nokto. Do por plena partopreno prezo kongruas laŭ la tabulo: senelektra tendo kaj infana manĝo = €150.


Programo[redakti]

Por niaj kutimaj programeroj kiel kantado, manlaboroj, ludoj, kursetoj, akvobatalo ktp. eblas uzi la sekvajn lokojn en Greziljono:

  • biblioteko, salono kaj 2 manĝejoj en la kastelo por ludoj
  • salono Zamenhof por spektaklo, ekz. koncerto de Birke kaj Bertilo
  • 2 klasĉambroj kaj Trinkejo en la kromdomoj por kursetoj kaj manlaboroj
  • pilkoj kaj aliaj ludiloj en klaso B
  • tabloteniso sub hangaro, volejbalejo ĉe olda kverko
  • baseno normale kun (somere sen) rivera akvo, lageto kun boateto
  • kelkaj bicikloj diversgrandaj en biciklejo por mallongaj ekskursoj
  • koncerto de ​Tomio kaj Karin Frejarö de muzikgrupo La Perdita Generacio
  • fotoprelego de Svitlana pri sia lando Ukrainujo


Ekster Greziljono proponiĝas la subaj programeroj (ekstraktitaj el tiu paĝo):

  • urba ekstera naĝejo kun toboganoj en Baugé - 2 km piede laŭ verda vojo
  • urba interna naĝejo kun tobogano en Beaufort, naturaj banlagoj en Fontaine-Guérin kaj Malagué - 20 min aŭte, 1 h bicikle
  • dolmeno de la kovrita ŝtono el neolitiko en Pontigné - 2 km piede aŭ bicikle
  • kastelo, apotekejo, eksmonaĥejo en Baugé – 2-5 km piede aŭ aŭte aŭ bicikle
  • tradicia globoludejo en Baugé, Saint-Martin aŭ Pontigné – 2 ĝis 5 km piede aŭ aŭte
  • zoo klasika en La Flèche, zoo troglodita en Doué-La-Fontaine - 20 aŭ 60 km aŭte
  • arbogrimpado kaj inkopafado en Brion - 14 km aŭte
  • amuzparko bana 'L’Étang' en Brissac - 42 km aŭte
  • amuzparko planta 'Terra Botanica' en Angers - 45 km aŭte
  • multaj kasteloj ĉe rivero Luaro - 30 min ĝis 2 h aŭte (konsultu tie.)


Iujn programerojn volonte okazigos la Verdaj Skoltoj kaj la REF-anoj kune.

Kiel alveni[redakti]

Trajno[redakti]

Veturu per regiona trajno 'TER' aŭ rapide trajno 'TGV' aŭ malmultekosta buso ĝis la stacidomo de Le Mans, Angers aŭ Saumur. De tie veturas kelkaj busoj ĝis Baugé. Bert bone konas la bushoraron kaj volonte helpos vin.

Aviadilo[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno estas Nantes (NTE), la pli grandaj estas ĉe Parizo: Charles de Gaulle (CDG), Orly (ORY) kaj Beauvais (BVA)

Aŭto[redakti]

Jen itinero de Parizo al Baugé laŭ Google-mapo.

Biciklo[redakti]

Supozeble okazos BEMI-karavano. De la stacidomo de Angers ĝis Greziljono taŭgas tiu itinero (41 km, 1 h).

Aliĝo[redakti]

Bonvolu aliĝi en tiu aliĝilo. La aliĝilo estas uzata por diversaj eventoj de Greziljono. Por helpi al vi plenigi la aliĝilon, jen kelkaj detaloj:

  • Sub Aĝkategorio,   elektu "homo kun modestaj rimedoj..."   se vi petas duontarifon por REF-anoj
  • Sub Elektu disponeblan periodon,   elektu la REF-VS-daton 2023-jul-25/aŭg-04
  • Sub Aliĝo al programo,   plenaĝulo elektu "Unu specifa aktivaĵo (5€)"   kaj infano elektu "Mi partoprenas neniun programeron (0€)"
  • *Sub Aktivaĵoj elektitaj (notu nomon), tajpu "Tendumado de la Verdaj Skoltoj", se intencas pasigi la 10 tagojn en Greziljono kiel skolto *.
  • Sub Mi ŝatus loĝi en   elektu "ĉambro laŭ tarifo fleksebleco (9€)"     se vi petas liton malplej kostan
  • Sub Nombro da noktoj tajpu "10"     (escepte malpli da tagoj)
  • Fine klaku la butonon Sendu.
  • Malfermiĝas nova paĝo. Por aligi kroman familianon, klaku la "maldekstren"-klavon por reveni al la antaŭa paĝo.
*Partoprenanto al la tendumado kun la Verdaj Skoltoj anoncu sin ankaŭ skribe al info@verdajskoltoj.net, kaj petu konfirmon de sia aliĝo al la VerdSkolta tendumado.

Aliĝintoj al REF kaj VS[redakti]

  1. Xavier, Mathilde 11 el Bretonujo
  2. Cyril, Hanne 8, Wilm 12 el Berlino
  3. Carolin, Robert, Anton 11, Helena 8 el Hanovro
  4. Tine, Linus 5, August 2 el Flandrujo (07-25/08-01)
  5. Ursula, Felix, Frida 11, Maja 11 el Berlino
  6. Klara 28, Samuel, Amèlia 0 el Barcelono
  7. Pjotr 25 el Flandrujo
  8. Tomas, Karin, Nori 13, Mika 9 el botna Svedujo (07-25/08-01)
  9. Bertil, Birke, Gitta 11, Tammy 4 el norda Germanujo
  10. Markos, Uljana, Kamelia 7, Milena 14, Paŭlo 11 el Dresdeno
  11. Gergely, Krisztina, Hanna 12, Lóránt 11, Dóra 9 el Budapeŝto
  12. Tristan, Marie, Timoté 13, Alice 5 el Liono (07-25/08-02)
  13. Lode, Jelle 8 el Antverpeno
  14. Ikar, Alona, Artur' 15, Leo 13 el Siberio (ne venos pro vizo)
  15. Łukasz, Anastazja 8, Aurelia 4 el Polujo
  16. Dmitri 16, Ida 13 el Antverpeno
  17. Emmanuel, Fanny, Octave 12, Botan 10 el Pariza regiono
  18. Jana 13, Adrian 10 el Gento
  19. Svitlana, Boguslav 10, Diana 8 el Kievo, nun Pariza regiono
  20. Ugo 10 el Lieĝo
  21. Michaela 29 el Brunsvigo
  22. Valère el Valonujo
  23. Anh Tuan 21, Son Linh 10 el Pariza regiono
  24. Camille 24 el Pariza regiono
  25. Flora 14 el Rejnlando-Palatinato
  26. Maureen 21 el Alsaco
  27. Darian 13 el Zuriko
  28. Thomas 24 el Bruĝo
  29. Johann 27 el Parizo (07-29/08-02)
  30. Samy 27 el Bruselo (07-29/08-02)
Aĝostatistiko
aĝo [jaroj] plenaĝa 16 15 14 13 12 11 10  9  8  7  6  5  4  3  2  1  0
REF-nombro 26 0 0 - 2 1 1 2 2 6 1 - 1 2 - 1 - 1
VS-nombro 7 1 0 2 3 2 5 4 - - - - - - - - -

Kontakto[redakti]