REF 2024

El familioj

La 45-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj

Aktiva ripozo en meza montaro

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 44-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 22-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2024, en la saksa ercmontaro en orienta Germanio.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

Datoj: de lundo, la 22-a de julio ĝis ĵaŭdo, la 1-a de aŭgusto 2024[redakti]

Alveno: la 22-an de julio, ekde la 16-a horo. La unua manĝo estos la vespermanĝo.

Foriro: ĵaŭdon , la 1-an de aŭgusto. La lasta manĝo estos la matenmanĝo. La ĉambrojn oni liberigu ĝis la 10-a horo.


Situo[redakti]

Situo

La domo situas proksime al Annaberg-Buchholz en la Ercmontaro. Ĝi estas rande de arbaro, tiel ke bruo ne ĝenas najbarojn.

Ĝi situas 80 km sude Leipzig, 70 km sudokcidente de Dresden, 125 km nordokcidente de Prago

Domo[redakti]

Dormĉambro

Sinprezenta filmeto

  • La domo havas 69 litojn en 21 ĉambroj kun lavujoj (Fotoj).
  • Duŝoj kaj necesoj estas sur ambaŭ etaĝoj en sufiĉa kvanto kaj kvalito (Fotoj)
  • 2 grupĉambroj + 1 manĝejo + pluraj sidanguloj estas disponeblaj por endomaj aktivaĵoj (ekz. manlaboro, kantado, tabulludoj) (Fotoj)
  • Ni povas uzi elektran pianon.
  • La domo disponas pri bone ekipita kuirejo por memzorga kuirado.
  • Ekstere disponeblas por ni ludejo, flugpilkejo, korbpilkejo, fajrejo, kradrostejo. Saŭno disponeblas kontraŭ aldonaj 10 EUR po persono kaj uzo.
  • Sendrata retaliro kaj parkejo por aŭto

Manĝoj[redakti]

Ni kuiros mem, simile al la REF 2023 en Greziljono, ĉefe vegetarajn kaj veganajn pladojn.

Vetero[redakti]

Ĉar la domo situas en montaro ne estas tiom varme somere, do proksimume 3° C malpli ol en Berlin.

Kotizoj[redakti]

Ni ankoraŭ anoncos.


Rimarkoj
  • Post la aliĝo, bonvolu pagi la tutan sumon antaŭ la 1-a de junio 2024, se vi volas eviti la krompagon.
  • Hundoj bonvenas, sed ili ne eniru la konstruaĵon.

Programo[redakti]

Ni havos niajn kutimajn programerojn kiel kantado, manlaboroj, ludoj, kursetoj, akvobatalo.

Detalojn ni ankoraŭ anoncos.


Ekskursoj[redakti]

Ni ankoraŭ devas decidi pri la ekskursoj, sed la regiono ofertas multajn eblecojn:

Priskribo en la germana

  • La domo situas ene de iama mina regiono. Eblas ekskursi al pluraj minejoj kiuj ankaŭ havas specialan programon por infanoj (necesus traduki al Esperanto).
  • Naĝejo situas 1.9 km for (atingebla piede).
  • Grimpĝardeno estas 3.5 km for.
  • Lago kun multaj libertempaj aktivaĵoj (ekz. boatumado) situas 3 km for.


Iujn programerojn volonte okazigos la Verdaj Skoltoj kaj la REF-anoj kune.

Kiel alveni[redakti]

Trajno[redakti]

Per trajno veturu ĝis Chemnitz, ekz. de Leipzig aŭ Dresden. De Chemnitz, veturu per buso aŭ trajno al Annaberg-Buchholz. Eblecoj ekzistas plurfoje ĉiuhore dumtage.

La domo atingeblas per buso 432 de Annaberg-Buchholz Busbahnhof (18 min buse + 19 min / 1.4 km piede) aŭ per buso 413 de Schönfeld/Zschopautal.

Aviadilo[redakti]

La plej proksimaj flughavenoj estas Leipzig (LEJ) kaj Dresden (DRS). Iom pli foras Berlin (BER)

Aŭto[redakti]

La adreso de la domo estas Anton-Günther Weg 3, 09468 Geyer.

Biciklo[redakti]

Ni ankoraŭ ne scias, ĉu okazos karavano.

Aliĝo[redakti]

Ni ankoraŭ publikigos aliĝilon.

Aliĝontoj[redakti]

  1. Ursula, Felix, Frida 12, Maja 10 el Berlino


Kontakto[redakti]