REF 2024 planoj

El familioj

Jen diversaj ideoj pri REF 2024...

Kio pri hundoj?

Kio pri loĝautoj?

Kiom da homoj povus tendumi?

Kroatio (Moravice)[redakti]

40 litojn, ankaŭ kuirebleco

La loko estas perfekte trajne atingebla el Rijeka (1 horon kaj 50 minutojn) aŭ el Zagrebo (2 horojn kaj proksimume 40 minutojn) kaj trajnoj veturas kelkfoje tage. La stacidomo estas tre proksime al la lernejo (5 minutojn piede).

Estas ankaŭ loka vendejo tuj proksime al la domo kaj malgranda ludejo.

La ĉefan problemon la direktoro vidis en la klopodo, trovi iun kiu laboros en la kuirejo dum la feritempo. El la loko mem oni povas fari eĉ trajne ekskursojn al naturvidindaĵoj. Tre proksime estas ankaŭ Fuzine, en kiu ankaŭ okazis unu REF. Do, ni nun ne povas certe oferti ion ajn, antaŭ ke ni parolos denove kaj detale kun la direktoro. Lau ni la loko tre taŭgas kaj estas bone ekipita. Interreto tre bone funkcias en la loko.

Hungario[redakti]

Borsatanya (Fonyód)[redakti]

Tiun ĉi oni konsideris tro multekosta dum la kunsido en la pasinta REF.

Retpaĝo de la ejo -- Vidi sur mapo

Apud la lago Balatono. La ejo povas gastigi 62 personojn. La ĉambroj estas 3, 4 kaj 6-litaj. Entute 13 dometoj kun propraj duŝejoj, necesejoj. Komuna ejo interna ekzistas.

Stacidomo: ~5 minutoj piede

Plaĝo: ~10 minutoj piede

Prezo de loĝado: ~26 EUR/nokto (kalkulita por 50 partoprenentoj)

(Ni ricevis fiksan prezon por la tuta ejo: 480.000 HUF/nokto. Plenkreskuloj aldone pagas 500 HUF/nokto turisman impoŝton.)

Manĝoj: Ili ne havas kuirejon. Oni povas mendi de proksimaj restoracioj aŭ uzi eksteran fajrejon kaj kaldronon de la ejo. Teleroj, manĝilaro kaj kuirejeto apartenas al ĉiuj dometoj.

"Valo de travivaĵoj" (Kőröshegy)[redakti]

La ejo povas informi pri sekvontjaraj prezoj nur en Septembro.

Retpaĝo de la ejo -- Vidi sur mapo

4 km-ojn for de la lago Balatono. La ejo havas du domojn: 50 persona kaj 70 persona. Ni povus havi unu de tiuj ekskluzive por REF. Plejmulto de la ĉambroj estas 6-8-10 litaj, kelkaj 3 litaj. Etaĝlitoj, komunaj duŝejoj, necesejoj! Komuna ejo interna ekzistas.

Stacidomo: ~40 minutoj piede (ni bezonos helpon de partoprenantoj kun aŭtoj)

Plaĝo: ~45 minutoj piede (ni bezonos helpon de partoprenantoj kun aŭtoj)

Prezo de loĝado: ~13 EUR/nokto (Prezo de 2023! Oni povas diri la prezon por la sekva jaro en Septembro.)

Manĝoj: 10 EUR/tago (3 manĝoj, prezo por plenkreskuloj. Prezo de 2023! Oni povas diri la prezon por la sekva jaro en Septembro.) Ni ne rajtas kuiri en ilia kuirejo. Ekstera fajrejo ekzistas, ni eble povas foje kuiri kaldrone.

Gesztenyéskert (Gárdony)[redakti]

Tro malgranda: 32 personoj endome + 2 loĝaŭtoj + kelkaj tendoj...

Retpaĝo de la ejo -- Vidi sur mapo

Niaj fotoj pri la ejo

Proksime al la lago Velencei. La ejo havas 8 kvarlitajn ĉambrojn (= 32 personoj) aldone oni povas tendumi. (Ni atendas respondon pri la ebla nombro de tendumantoj...) Etaĝlitoj, komunaj duŝejoj, necesejoj!

Stacidomo: ~10 miutoj piede

Plaĝo: ~10 minutoj piede

Prezo de loĝado: ~11 EUR/nokto (Por loĝi en la domo. Prezon de tendumado ni devas demandi se ni tamen interesiĝas pri la ejo.)

Manĝoj: Oni povas mendi de loka restoracio. Prezo estus ~14 EUR/tago

Germanio[redakti]

Geyer[redakti]

Dormĉambro

Sinprezenta filmeto

Situo[redakti]

La domo situas proksime al Annaberg-Buchholz en la Ercmontaro. Ĝi estas rande de arbaro, tiel ke bruo ne ĝenas najbarojn.

Ĝi situas 80 km sude Leipzig, 70 km sudokcidente de Dresden, 125 km nordokcidente de Prago

Atingebleco[redakti]

La domo atingeblas per buso 432 de Annaberg-Buchholz Busbahnhof (18 min buse + 19 min / 1.4 km piede) aŭ per buso 413 de Schönfeld/Zschopautal. Annaberg-Buchholz atingeblas per trajno kaj buso de Chemnitz plurfoje ĉiuhore dumtage. Al Chemnitz veturas pluraj regionaj trajnoj el Leipzig aŭ Dresden ĉiutage.

Domo[redakti]

  • La domo havas 69 litojn en 21 ĉambroj kun lavujoj (Fotoj).
  • Duŝoj kaj necesoj estas sur ambaŭ etaĝoj en sufiĉa kvanto kaj kvalito (Fotoj)
  • 2 grupĉambroj + 1 manĝejo + pluraj sidanguloj estas disponeblaj por endomaj aktivaĵoj (ekz. manlaboro, kantado, tabulludoj) (Fotoj)
  • Ni povas uzi elektran pianon.
  • La domo disponas pri bone ekipita kuirejo por memzorga kuirado.
  • Ekstere disponeblas por ni ludejo, flugpilkejo, korbpilkejo, fajrejo, kradrostejo. Saŭno disponeblas kontraŭ aldonaj 10 EUR po persono kaj uzo.
  • Sendrata retaliro kaj parkejo por aŭto
  • Estus loko por kelkaj tendoj ekstere laŭ interkonsento, sed ne estas vere oficiala tendejo

Manĝoj[redakti]

La domo povus provizi manĝojn por ni por jenaj prezoj:

  • Matenmanĝo: 7,50 EUR
  • Varmaj manĝoj (tagmeze / vespere) livereblas ekde 4.90 EUR (necesus mendi aparte)
  • Malvarma vespermanĝo: 6,50 EUR

Aldone 45 EUR krompago por ĉiu manĝo. Infanoj sub 7 jaroj pagas duonon.

Ekskursoj[redakti]

Priskribo en la germana

  • La domo situas ene de iama mina regiono. Eblas ekskursi al pluraj minejoj kiuj ankaŭ havas specialan programon por infanoj (necesus traduki al Esperanto).
  • Naĝejo situas 1.9 km for (atingebla piede).
  • Grimpĝardeno estas 3.5 km for.
  • Lago kun multaj libertempaj aktivaĵoj (ekz. boatumado) situas 3 km for.

Vetero[redakti]

Ĉar la domo situas en montaro ne estas tiom varme somere, do proksimume 3° C malpli ol en Berlin.

Kostoj[redakti]

Ofertita de 22a de julio ĝis 1a aŭgusto 2024 (10 tranoktoj)

Minimume 40 personoj.

  • Prezo por domo ĝis 40 personoj: 600,- EUR
  • Ĉiu plia persono 13,- EUR po nokto
  • Infanoj ĝis 3 jaroj ne estas enkalkulitaj kaj loĝas senpage
  • prezoj inkluzivas kostojn por elektro, rubo, akvo, hejtado
  • Memzorgado pri manĝoj en bone ekipita kuirejo
  • aldone krompago de 180 EUR por fina purigado
  • Necesas kunporti litototalaĵojn aŭ lui surloke kontraŭ 6 EUR (por tuta restado)
  • Hundoj kaj katoj bonvenas. Ili pagas 6 EUR po nokto kaj besto.
  • Aldoniĝas turisma impoŝto ("Kurtaxe") de 0,50 EUR/nokto (infanoj: 0,25 EUR)

Tranoktoj do eblos kontraŭ ĉ. 17 EUR nokte po persono.