Rimaĵoj

El familioj

Rimaĵoj, kopiitaj el retpaĝoj, por eviti perdon se la retejo estonte fermiĝas...

Unu du, mia ŝu'[redakti]

Unu du, mia ŝu',
Tri kvar kvin, serĉu min,
Ses sep ok, blanka kok',
Naŭ kaj dek, kapro faras mek mek mek

Hipopotamo[redakti]

Hi-po-po-po, hi-po-po-po, hi-po-po-po-tam’
trotas takte, trotas takte, laŭ tamtam'.

Parolante tiujn ĉi ritmajn vortojn, oni mem marŝu laŭ la takto, portante la infaneton.

Rømmesmo diras pli korekte “hi-po-po-tam’”, sed nia filineto preferas la pli ritman version kun la triobla “po”...

Rajdu sur ĉevalo[redakti]

Rajdu sur ĉevalo, rajdu en galop’,
rajdu, rajdu, rajdu,
rajdu, rajdu – stop!

Oni portu la infaneton ĉe sia brusto, sur la dorso aŭ sur la ŝultroj, kaj fine haltu subite.

Laŭ Rømmesmo.

el http://www.u-matthias.de/kulturo/kantoj.htm