Robinsono Kruso

El familioj

Titolo: Robinsono Kruso

Verkisto: Daniel Defoe

Bildo de la kovrilo:

Eldonjaro: 2006 (2-a eldono)

Eldonejo: Mondial

ISBN: 1-59569-038-7

Aĉetebla ĉe: Retbutiko

Elŝutebla versio: unua eldono (1908)

Aliaj utilaj informoj: 125 paĝoj, traduko de la koncizigita angla versio

Taŭgas por aĝo: 13 kaj pli

Resumo: Robinsono Kruso travivas multajn aventurojn, interalie 30 jarojn sur insulo, preskaŭ sen kontaktoj kun la ekstera mondo. Je la fino li instalas novan kolonion sur tiu insulo, kun multaj homoj el diversaj popoloj. Mankas al ili nur Esperanto!

Recenzo: La rakonto povas plaĉi al infano. Estas malfacile kompreni kie fakte vojaĝas Robinsono Kruso. La rakonto ne havas tre sciencajn bazojn... Ĝi spegulas la socion de la 17-a jarcento, kaj laŭdas kristanismon. La meza parto (kiel Robinsono sukcesas vivi sole sur sia insulo) estis por mi plej interesa.