Sitelo

El familioj

Titolo: Estas tru' en sitelo

Verkisto / Tradukisto:

Devenlando: Germanujo

Elŝutebla sondokumento:

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

Estas tru' en sitelo, Lizbeto, Lizbeto.
Estas tru' en sitelo, Lizbeto, jes truo.
Ĝin riparu Henriko, Henriko... Henriko, riparu.
Sed per kio ripari, Lizbeto... Lizbeto, per kio?
Ho, per pajlo, Henriko... Henriko, per pajlo.
Sed ankoraŭ ĝi staras, Lizbeto... Lizbeto, ĝi staras.
Do ĝin falĉu, Henriko... Henriko, ĝin falĉu.
Sed per kio ĝin falĉi, Lizbeto... Lizbeto, per kio ?
Per falĉilo, Henriko... Henriko, per falĉilo.
Tro malakra ĝi estas, Lizbeto... Lizbeto, tro malakra.
Ĝin akrigu, Henriko... Henriko, ĝin akrigu.
Sed per kio ĝin akrigi, Lizbeto... Lizbeto, per kio ?
Ho, per ŝtono, Henriko... Henriko, per ŝtono.
Sed ĝi estas tro seka,... Lizbeto, tro seka.
Do, ĝin faru malseka,... Henriko, malseka.
Sed per kio tion fari,... Lizbeto, per kio ?
Ho, per akvo, Henriko... Henriko, per akvo.
Sed per kio ĝin ĉerpi... Lizbeto, per kio ?
Per sitelo, Henriko... Henriko, per sitelo.
Estas tru' en sitelo,... Lizbeto, jes truo.