REF 2024

El familioj

La 45-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj

Aktiva ripozo en meza montaro

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 45-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 22-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2024, en la saksa ercmontaro en orienta Germanio.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

Datoj: de lundo, la 22-a de julio ĝis ĵaŭdo, la 1-a de aŭgusto 2024[redakti]

  • Alveno: la 22-an de julio, ekde la 16-a horo. La unua manĝo estos la vespermanĝo.
  • Foriro: ĵaŭdon, la 1-an de aŭgusto. La lasta manĝo estos la matenmanĝo. La ĉambrojn oni liberigu ĝis la 10-a horo.

Ni petas vin laŭeble partopreni la tutan renkontiĝon, por ne malhelpi la etoson. Ĉefe ni esperas, ke ĉiuj povos resti ĝis la lasta tago.

Situo[redakti]

Situo

La domo situas proksime al Annaberg-Buchholz en la Ercmontaro. Ĝi estas rande de arbaro, tiel ke bruo ne ĝenas najbarojn.

Ĝi situas 80 km sude Leipzig, 70 km sudokcidente de Dresden, 125 km nordokcidente de Prago

Domo[redakti]

Dormĉambro

Sinprezenta filmeto

  • La domo havas 69 litojn en 21 ĉambroj kun lavujoj (Fotoj).
  • Duŝoj kaj necesoj estas sur ambaŭ etaĝoj en sufiĉa kvanto kaj kvalito (Fotoj)
  • 2 grupĉambroj + 1 manĝejo + pluraj sidanguloj estas disponeblaj por endomaj aktivaĵoj (ekz. manlaboro, kantado, tabulludoj) (Fotoj)
  • Ni povas uzi elektran pianon.
  • La domo disponas pri bone ekipita kuirejo por memzorga kuirado.
  • Ekstere disponeblas por ni ludejo, flugpilkejo, korbpilkejo, fajrejo, kradrostejo. Saŭno disponeblas kontraŭ aldonaj 10 EUR po persono kaj uzo.
  • Sendrata retaliro kaj parkejo por aŭto

Manĝoj[redakti]

Ni kuiros mem, simile al la REF 2023 en Greziljono, ĉefe vegetarajn kaj veganajn pladojn.

Bv. mem kunporti ajnajn specialajn manĝaĵojn, kiujn vi bezonas, ekz. bebomanĝaĵojn. Ni ne kuiros aparte por beboj.

Por striktaj veganoj ni provizos veganajn manĝaĵojn.

Vetero[redakti]

Ĉar la domo situas en montaro ne estas tiom varme somere, do proksimume 3° C malpli ol en Berlin.

Kotizoj[redakti]

La sekvaj kotizoj inkluzivas loĝadon dum 10 tagnoktoj en plurlita ĉambro, tri manĝojn ĉiutage kaj la programon (sed ne ekskursojn).

  • Plenkreskulo pagas 250 €
  • Infano (3 ĝis 17 jaroj) 200 €
  • Bebo (0 ĝis 2 jaroj) 0 €

por la tuta renkontiĝo.

Por hundoj au katoj pagendas po 6 € diurne.

Parttempa partoprenado[redakti]

kostos proporcie malpli laŭ la formulo

  • k: kotizo
  • t: tagnokta prezo (25 EUR por plenkreskulo, 20 EUR por infano)
  • n: nombro de partoprentagoj

k = t * (n + 1)

do unu aldono "tago" pagenda.

Pagomanieroj[redakti]

Vi povas ĝiri la monon al konto aŭ uzi PayPal ("sendi al amikoj"). Detalajn informojn vi ricevos retpoŝte post [aliĝo].

Rimarkoj:

  • Post la aliĝo, bonvolu pagi la tutan sumon antaŭ la 1-a de junio 2024.
  • Hundoj bonvenas, sed necesas aparte pagi (vidu kotizojn).

Programo[redakti]

Taga programo[redakti]

Ni havos niajn kutimajn programerojn kiel kantadon, manlaborojn, ludojn, kursetojn, akvobatalon.

Detalojn ni ankoraŭ anoncos.

Vespera programo[redakti]

Anoncota


Ekskursoj[redakti]

Ni ankoraŭ devas decidi pri la ekskursoj, sed la regiono ofertas multajn eblecojn:

Priskribo en la germana

  • La domo situas ene de iama mina regiono. Eblas ekskursi al pluraj minejoj kiuj ankaŭ havas specialan programon por infanoj (necesus traduki al Esperanto).
  • Naĝejo situas 1,9 km for (atingebla piede).
  • Grimpĝardeno estas 3,5 km for.
  • Lago kun multaj libertempaj aktivaĵoj (ekz. boatumado) situas 3 km for.

Por ekskursoj necesos aparte pagi laŭ partopreno.

Kiel alveni[redakti]

Trajno[redakti]

Per trajno veturu ĝis Chemnitz, ekz. de Leipzig aŭ Dresden. De Chemnitz, veturu per buso aŭ trajno al Annaberg-Buchholz. Eblecoj ekzistas plurfoje ĉiuhore dumtage.

La domo atingeblas per buso 432 de Annaberg-Buchholz Busbahnhof (18 min buse + 19 min / 1,4 km piede) aŭ per buso 413 de Schönfeld/Zschopautal.

Aviadilo[redakti]

La plej proksimaj flughavenoj estas Leipzig (LEJ) kaj Dresden (DRS). Iom pli foras Berlin (BER) kaj Praha (PRG).

Aŭto[redakti]

La adreso de la domo estas Anton-Günther Weg 3, 09468 Geyer.

Biciklo[redakti]

Ni ankoraŭ ne scias, ĉu okazos karavano.

Aliĝo[redakti]

Bv. uzi tiun ĉi aliĝilon aparte por ĉiu persono, kiu partoprenos. La enigitaj datumoj estos konigitaj al Guglo.

Bv. noti, ke aliĝo ne signifas aŭtomate, ke vi povas veni al la aranĝo. Vi ricevos ne-aŭtomatan retpoŝtmesaĝon post la aliĝo, kun konfirmo kaj pagodetaloj.

Aliĝintoj[redakti]

27 personoj aliĝis ĝis nun:

  1. Ursula, Felix, Frida (12), Maja (10) el Berlino, Germanio
  2. Carolin, Robert, Anton (12), Helena (9) el Hanovro, Germanio
  3. Laurent, Djibril (4) el Luksemburgo
  4. Marek, Veronika, Rozaria (8), Cecilia (6), Antonio (3) el Ĉeĥio
  5. Lode, Jelle (8) el Belgio
  6. Adenjo, Sylvain (1,5) el Svislando
  7. Petr, Lucie, Anastázie (11), František (8), Vincent (5) el Ĉeĥio
  8. Cyril, Wilm (13), Hanne (9) el Germanio

Kontakto[redakti]