Sub la arbo erinac'

El familioj

Titolo: Sub la arbo erinac'

Verkisto / Tradukisto: trad. "Tomanjo" (Betti)

Devenlando: Germanio

Elŝutebla sondokumento: kantita dum REF 2023

Filmita: Youtube

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

Sub la arbo erinac'
sidas sur la muskmatrac' -
eta erinaco!

Kiel pilko ŝajnas ĝi,
la pikilojn etendas de si
la eta erinaco!

Sed subite, (paŭzeto) kia ŝok!
malaperas ĝi malantaŭ la rok',
la eta erinaco...

(paŭzo)

Tamen post atendo... JEN!
ĝojas ni pri la reven'
de l'eta erinaco!

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: