Tra l' tuta nokt'

El familioj

Titolo: Tra l' tuta nokt'

Verkisto / Tradukisto:

Devenlando: Kimrujo

Elŝutebla sondokumento: MID

Elŝuteblaj mukiznotoj:

Kanto-teksto:

Dormu, beb', kaj pac' atendos, tra l' tuta nokt'; 
Gard-anĝelojn dormo sendos tra l' tuta nokt'; 
Mole lacaj horoj lantas; mont' kaj valo dormon plantas, 
Ame, garde mi konstantas tra l' tuta nokt'. 

Ne timetu, kara mia, tra l' tuta nokt'; 
Paca restu koro via, tra l' tuta nokt'; 
Ĝojo en mateno venos, ree vin espero benos, 
Eĉ se dormon sonĝoj ĝenos tra l' tuta nokt'. 

Vin anĝeloj prizorgados, tra l' tuta nokt'; 
Liton vian ĉirkaŭados tra l' tuta nokt'; 
Ili vin per amo dia gardos de danĝero ĉia; 
Dolĉa estu dormo via tra l' tuta nokt'.

Jaro:

Aliaj utilaj informoj: