Tra l' tuta nokt'
Titolo: Tra l' tuta nokt'
Verkisto / Tradukisto:
Devenlando: Kimrujo
Elŝutebla sondokumento: MID
Elŝuteblaj mukiznotoj:
Kanto-teksto:
Dormu, beb', kaj pac' atendos, tra l' tuta nokt'; Gard-anĝelojn dormo sendos tra l' tuta nokt'; Mole lacaj horoj lantas; mont' kaj valo dormon plantas, Ame, garde mi konstantas tra l' tuta nokt'. Ne timetu, kara mia, tra l' tuta nokt'; Paca restu koro via, tra l' tuta nokt'; Ĝojo en mateno venos, ree vin espero benos, Eĉ se dormon sonĝoj ĝenos tra l' tuta nokt'. Vin anĝeloj prizorgados, tra l' tuta nokt'; Liton vian ĉirkaŭados tra l' tuta nokt'; Ili vin per amo dia gardos de danĝero ĉia; Dolĉa estu dormo via tra l' tuta nokt'.
Jaro:
Aliaj utilaj informoj: