Vikio por esperantaj familioj - libroj, kantoj kaj filmoj por infanoj en esperanto

El familioj

Grave: wikispaces ĉesos funkcii en julio 2018. Kelkaj gepatroj jam zorgas pri nova solvo.[redakti]

Bonvolu nenion aldoni ekde nun en la vikion ![redakti]

Bonvenon al vikio por esperantaj familioj ! Tiu ĉi paĝaro celas disponigi utilajn rimedojn por esperantaj familioj. Vi trovos en ĝi:

=
liston de infanlibroj en esperanto,
ordigitaj laŭ cel-aĝo =
liston de infankantoj en esperanto
=
liston de filmoj por infanoj,kun teksto en esperanto
= Dosiero:Http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/c/c9/REF 2006 komuna foto.JPG
informojn pri REF
(Renkontiĝo de Esperanto-Familioj) =
aliajn aferojn : rimaĵojn, ludetojn =
informojn utilajn por gepatroj en esperantaj familioj:
multajn TTT-ligojn, konsilojn, lingvajn helpilojn,
diskutlisto DENASK, ktp.


Multaj ligoj gvidos vin al libere elŝuteblaj materialoj: bildlibroj, filmoj, kantoj, ktp.

Ĝuu esperanton kun viaj infanoj ! kaj diskonigu tiun ĉi vikion !

Vi ankaŭ povas kontribui al la vikio se vi emas... Laŭplaĉe aldonu vian opinion pri la libroj en la rubriko 'recenzo'.


La ideo por tiu spaco ekestis dum [renkontiĝo] en Serbio en 2009 post plurhora malfruvespera diskuto. Ni rimarkis ke mankis centra deponejo por informoj pri esperantlingvaj fontoj por gepatroj kiuj aktive uzas esperanton en la hejmo kun siaj infanoj. Infanaj libroj en esperanto ja abundas, sed malfacilas elekti ilin sen foliumi ilin... Tie ĉi vi trovos detalajn informojn pri la infanlibroj, kaj komentojn de aliaj familioj. Espereble tio helpos la elekton, kaj donos al vi novajn ideojn pri libroj, kantoj kaj filmoj por infanoj !


Jen unua provo krei tian ejon, kiu estas libere redaktebla de ĉiuj (eĉ ne membroj de Wikispaces). Plibonigaj sugestoj estas kompreneble tre bonvenaj en la diskutaj paĝoj. Mi nur petas, ke oni komence provu gardi la bazan strukturon kaj formaton.


Ĉar ĉi-tio estas senkosta vikispaco ni nur rajtas uzi maksimume 2GB de spaco. Tial mi petas ke vi ne alŝutu tre grandajn dokumentojn sed metu ilin aliloke (ekzemple en propra retpaĝaro aŭ senlime en [[1]]) kaj nur metu la ligon ĉi-tien.*


Momente bedaŭrinde ne eblas skribi supersignojn en tiu-ĉi spaco. Mi kopiis foje de Word dokumentoj, sed bonvolu simple uzi cx, aux, hx, sx, ktp se tio estas troa skribbariero.


Esperante ke tio fariĝos interesa kaj aktive uzata fonto por denaskuloj...


Nikola


lastaj ŝanĝoj : 2015